Gumo estas elasta materialo, kiu estas produktita - originale - el suko de kelkaj tropikaj plantoj (natura gumo aŭ kaŭĉuko) aŭ el nafto kaj alkoholo (sinteza gumo, kaŭĉuko).
La gumon priskribis laŭ sciencaj kriterioj unuafoje la francaj C.-M. de la Condamine kaj François Fresneau post sud-amerika ekspedicio en 1736. La komerca sukceso de la gumo okazis post kiam Charles Goodyear inventis ĝian vulkanizadon en la komenco de la 1840-aj jaroj.
Gumoj estas uzataj por pliigi la viskozecon de likvaĵo. Ili estas sufiĉe ofte konfuzitaj kun rezinoj, sed diferencas de ili pro tio, ke gumoj estas akvosolveblaj. Gumoj estas uzataj kiel densigilo kaj stabiligilo en nutraĵoj, kosmetikaĵoj kaj teknikaj produktoj kiel farbo kaj gluo.
Ekzemploj de skrapgumoj
- Karageno (E407)
- Manilkaro aŭ sapoto, la originala bazo por maĉgumo
- Guargumo, gumo trovita en guargumo
- Araba gumo kaj gumo akacio (E414)
- Tragacanthgom (E413)
- Natria alginato (E401)
- Xanthaangom (E415)
La natura gumo
Oni produktas la naturan gumon (kaŭĉukon) el diversaj plantoj, plej ofte el Hevea brasiliensis. Tiu molligna arbo devenas el Brazilo kaj disvastiĝis dismonde. Oni nun prenas ties sukon (la latekson) plej grandkvante en Indonezio, Srilanko, Malajzio.
La latekso troviĝas en floemo de la H. brasiliensis. Oni vundas la floemon kaj kolektas, aglutinas tion per fumado super fajro. Moderna metodoj estas la koagulado per vinagra acido, kemiaĵoj aŭ traktado per varmega aero.
Ĉar la natura gumo malfacile varmiĝas, ĝi estas grava krudmaterialo por pneŭoj de konkursaŭtoj, ŝarĝaŭtoj, busoj, aviadiloj.
Araba gumo estas produkto de arboj el la genro akacio, speciale la Acacia senegal (ankaŭ A. arabica aŭ A. verek) kaj la Acacia seyal. Araba gumo estas rezineca gumo kiu liberiĝas kiam la ŝelo de la arbo estas difektita.
Sinteza gumo
La natura gumo estis malfacile uzebla, ĉar ĝi moliĝis somere, dum vintre ĝi iĝis malelasta, rompiĝema. Tiun problemon solvis Charles Goodyear per la vulkanizado, kio estas kunmiksado de la gumo kun sulfuro kaj plumbokarbonato.
Komence de la 1900-aj jaroj aperis la organikaj kemiaj vulkaniziloj kaj antioksidantoj. Tiuj pli rapide reguligis la proceson kaj la gumo ne iĝis rompiĝema. Oni pli poste malkovris la efikon de fulgo, kiu grandigas la fortecon kaj daŭrvivecon de la gumo.
La analizo de la guma kemio kondukis al ekuzo de izopreno, kiu estas transformebla en gumsimilan materialon per polimerizado. La germanaj sciencistoj produktis ĉirkaŭ 2 300 tunojn da sinteza gumo dum la unua mondmilito. Oni ellaboris diversajn metodojn en la 1930-aj jaroj pri polimerizado en Germanio, Sovetunio, Britio, Usono.
La plej gravaj sintezaj gumoj estas la butadien-stirol-kunpolimeroj, la diversaj butadienaj kopolimeroj, la kloroprenaj polimeroj (neoprenoj), la polisulfidaj polimeroj (tiokoloj), la izobutilenaj polimeroj (butil-gumoj), la silikonoj kaj la silikongumoj (miksaĵo de natura kaj sinteza gumoj). Gravas ankaŭ la moligitaj vinil-kloridaj kaj vinil-acetataj polimeroj kaj kopolimeroj.
Slango
Oni ofte uzas tiun vorton en Esperanto por aludi la kondomojn.