Gujana kosmodromo | ||||
---|---|---|---|---|
Centre spatial guyanais | ||||
![]() | ||||
kosmodromo | ||||
Estiĝo | 1964 | |||
Lando | Francio vd | |||
Situo | Kourou | |||
Situo | ||||
Geografia situo | 5° 14′ 14″ N, 52° 45′ 38″ U (mapo)5.2372222222222-52.760555555556Koordinatoj: 5° 14′ 14″ N, 52° 45′ 38″ U (mapo) | |||
| ||||
Retejo | http://www.cnes.fr/web/4678-centre-spatial-guyanais-english-version.php | |||

Eniro de la gujana kosmodromo

Mapo de la Gujana kosmodromo
La Gujana kosmodromo (france Centre spatial guyanais, CSG) estas franca kaj eŭropa kosmodromo je la nordokcidento de Kuruo en la departemento de Franca Gujano, teritorio de Francio en Sud-Ameriko. Ĝi apartenas al la * Eŭropa Kosma Agentejo.
La kosmodromo funkcias ekde 1968. Ĝi estas precipe taŭga kiel loko por kosmodromo, ĉar ĝi plenumas la du gravajn geografiajn postulojn de tia ejo:
- Ĝi estas proksime al la Ekvatoro, por ke malpli energio estu postulata por manovri kosmoŝipon en ekvatora, terfiksa orbito.
- Ĝi havas malferman maron al la oriento, por ke pli malaltaj stadioj de raketoj kaj derompaĵo de lanĉaj malsukcesoj estu neverŝajnaj falontaj sur homa loĝejo. Raketoj estas lanĉataj al la oriento por utiligi la angulan impeton provizitan de la rotacio de Tero.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.