Guillermo Rhondoleto (1507-1566)[1] | ||
---|---|---|
Franca kuracisto, anatomo, zoologo, botanikisto, helenisto kaj reĝa profesora en la Universitato de Montpellier. Li pioniris en la uzo de la Dioskoridaj praktikoj, kies verko unue publikigita en 1499 estis ree publikigita de Jean Ruel en 1516, en Parizo. | ||
Persona informo | ||
Guillaume Rondelet | ||
Naskiĝo | 27-a de Septembro 1507 en Montpellier, Francio | |
Morto | 30-a de Julio 1566 en Réalmont, Francio | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | disenterio vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Universitato de Parizo Universitato de Montpellier Universitato de Ferrara Universitato de Bolonjo Universitato de Padovo | |
Profesio | ||
Okupo | botanikisto • kuracisto • iĥtiologo • universitata instruisto • anatomo vd | |
Doktoreca konsilisto | Johann Winter von Andernach vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Guillaume Rondelet (1507-1566) estis franca humanisto, kuracisto, anatomo, zoologo, iktiologo, naturalisto kaj botanikisto. Li estis profesoro de Carolius Clusius (1526-1609), Conrad Gesner (1516-1565), Leonhard Rauwolf (1535-1596), Matthaeus Lobelius (1538-1616), Pierre Pena (1535-1605), Jacques Daléchamps (1513-1588), Jean Bauhin (1511-1582) kaj Felikso Platero la 1-a (1536-1614).
Li akiris renomon kiel anatomo kaj naturalisto kun specifa intereso pri botaniko kaj zoologio. Lia ĉefa verko estis ampleksa traktaĵo pri marbestoj, kiu bezonis du jarojn por skribiĝi kaj iĝis norma referenca laboro post ĉirkaŭ unu jarcento, sed lia plej frapanta renomo sidas en lia tre vasta listo de lernantoj kiuj iĝis elstaraj figuroj en la mondo de la sciencoj en la 16-a jarcento.
Biografio
Li estis filo de antikva komercisto pri herboj kaj spicoj, studis filozofion en la Universitato de Parizo. En 1529 li ekstudis medicinon en sia naskiĝurbo kaj en la sekvanta jaro aktivis kiel prokuratoro. En tiu sama jaro li studis anatomion kaj kirurgion sub gvidado de Johann Winter von Andernach (1505-1574) en germana urbo Maringues, kie li ankaŭ estis praktika kuracisto.
En 1539 li ricevis sian diplomon kiel doktoro pri medicino en la Universitato de Montpellier. En 1539 li iris al Florenco kaj en 1540 li iĝis persona kuracisto de la kardinalo de Tournon, François De Tournon (1489-1562). De Tournon kaj la episkopo de Montpellier, Guillaume Pellicier (1490-1568) estis protektantoj de la ĝemelfiloj de Rondelet kiam ili naskiĝis en 1538.
Rondelet vojaĝis en la akompanantaro de la kardinalo al Francio, parto kiu nune apartenas al Belgio kaj dum tri monatoj li restis en Romo en 1549. Lia vojaĝo al Italio ebligis al li renkonti multajn el la italaj akademiuloj, kiujn li konis per korespondado, nome Luca Ghini el Bolonjo, Antonio Musa Brasavola el Ferrara, Ulisse Aldrovandi el Padovo kaj Cesare Odo, sukcedanto de Luca Ghini en la Universitato de Bolonjo.[2] En Italio, li povis kontentigi sian intereson pri naturhistorio per vizitado de la marbordoj.
Verkaro
- Libri de piscibus marinis ("Libro pri la marfiŝoj") 1554
- Universa aquatilium Historia 1555
- Gulielmi Rondeletii Doctoris medici et medicinae in schola Monspeliensi Professoris Regii] 1555
- Universae aquatilium Historiae pars altera 1555
- l'histoire entiere des poissons ("Pri la tuta historio de la fiŝoj") 1558
- De natura aquatilium carmen, kune kun Franciscus Boussuetus 1558
- Historiae animalium liber IIII, kune kun Conrad Gesner, 1558
- La seconde partie de L'Histoire entiere des poissons 1558
- De ponderibus sive de iusta quantitate et proportione medicamentorum Liber 1561
- Dispensatorium Seu Pharmacopolarum officina: Adiecto Indice Copioso 1565
- Gabrielis Falloppii Mutinensis medici excellentissimi Opuscula quorum numerum 1566
- De morbo Gallico 1570
- Methodus curandorum omnium morborum corporis humani in tres libros distincta, 1575
- Plantarum seu Stirpium Historia Matthiae de Lobel 1576
- Thesaurus Pharmaceuticus 1587
- De medicamentis internis & externis, 1592
- Tractatus de Vrinis 1610
- Pharmacopoeia 1618
- De theriaca tractatus 1627
- Opera omnia medica 1628
- Tractatus de urinis 1646
Literaturo
- The Copepodologist's Cabinet
- The Naming of Names
- Animals and Early Modern Identity
- The Scientific Renaissance 1450-1630
- Animals as Disguised Symbols in Renaissance Art
- The Western Herbal Tradition E-Book: 2000 years of medicinal plant knowledge
- The Compleat Angler
- Lives of Eminent Zoologists: From Aristotle to Linnaeus
Vidu ankaŭ
- Jean Ruel (1474-1537)
- Otto Brunfels (1488-1534)
- François de Tournon (1489-1562) franca diplomato kaj kardinalo de Turnono.
- Luca Ghini (1490-1556)
- Guillaume Pellicier (1490-1568)
- François Rabelais (1494-1553)
- Antono Brasavola (1500-1555)
- Jean Bauhin (1511-1582)
- Jacques Daléchamps (1513-1588)
- Giovanni Argenterio (1513-1572)
- Hippolito Salviani (1514-1572)
- Pierre Belon (1517-1564)
- Pierre Pena (1535-1605)
- Ulisse Aldrovandi (1522-1605)
- Gabrielo Falloppio (1523-1562)
- Carolius Clusius (1526-1609)
- Laŭrenco Ĵubero (1529-1583)
- Felix Plater la 1-a (1536-1614)
- Matthaeus Lobelius (1538-1616)
- Pierre Richer de Belleval (1564-1632) sukcedanto de Rondelet en Montpellier.