Guiers | |
---|---|
Reelfluejo de la Guiers Viva, Rondvalo de Saint-Même | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Francio |
Longeco | 50 km |
Akvokolekta areo | 575 km² |
Averaĝa trafluo | 16 m³/s |
Fluo | |
Fonto | Guiers Viva: Saint-Pierre-d'Entremont, Guiers Morta: Saint-Pierre-de-Chartreuse |
- Alteco super marnivelo | 1 500 m |
- Koordinatoj | 45° 19′ 37″ N, 5° 51′ 25″ O (mapo)45.3269444444445.8569444444445 |
Enfluejo | Rodano |
- Alteco | 208 m |
- Koordinatoj | 45° 36′ 47″ N, 5° 37′ 19″ O (mapo)45.6130555555565.6219444444444 |
Altecodiferenco | 1 292 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Saint-Laurent-du-Pont, Pont-de-Beauvoisin |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Guiers Viva |
- Maldekstraj | Guiers Morta |
Guiers estas franca rivero, maldekstra alfluanto de Rodano, kiu rezultas de la kunfluo de du riveroj nomataj la Guiers Viva (le Guiers Vif) kaj la Guiers Morta (le Guiers Mort).
la Guiers Viva
Ĝi fontas en la Chartreuse-masivo, en la Rondvalo de Saint-Même sur la komunumo de Saint-Pierre-d'Entremont. Tie ĝi markas la limon inter la departementoj Isère kaj Savoie. Ĝi fluas okcidenten, sude de Corbel, en la tiel nomata La Kanjono de la Guiers Viva. Ĝi disigas Saint-Christophe-sur-Guiers (Isère) el Saint-Christophe en Savoie, kaj Les Échelles (Savoie) el Entre-Deux-Guiers (Isère), tie, kie ĝi kunfluas kun la Guiers Morta.
La Guiers Morta
Ĝi fontas el pluraj rojoj, (kies iuj fontas je pli ol 1 500 m de alteco) kiuj kunfluas en Saint-Pierre-de-Chartreuse, kaj fluas nord-okcidenten tra la Arbaro de Selet, kie ĝi kavigas La Kanjonon de la Guiers Morta, ĝi fluas tra Saint-Laurent-du-Pont, kie ĝia fluo turnas norden por retrovi la Guiers Vivan inter Entre-Deux-Guiers kaj Miribel-les-Echelles.
Rivero Guiers
Post la kunfluo, rivero Giers, ĉiam farante limon inter Savoie kaj Isère, fluas norden inter Miribel-les-Echelles kaj Les Echelles.
Inter Saint-Béron kaj Saint-Franc, ĝi fluas en la tiel nomata Kanjono de Chailles (prononcu [ŝaj]).
Ĝi poste preterfluas Voissant, Saint-Albin-de-Vaulserre, Domessin, Pont-de-Beauvoisin, Romagnieu, Belmont-Tramonet, kaj fine alfluas Rodanon ĉe ĝia maldekstra bordo, inter Saint-Genix-sur-Guiers kaj Aoste.
Trafluo
La averaĝa trafluo estas 16 m³/s, ĝi povas fali al 2,46 m³/s en seka periodo, kaj atingi maksimumon de 123 m³/s.