Gubin | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
![]() | |||||
urba municipo de Pollando • limurbo • urbo dividita de landlimo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
| |||||
| |||||
Genitivo de la nomo | Gubina | ||||
Provinco | Lubuŝio | ||||
Distrikto | Distrikto krośnieński (lubuski) | ||||
Komunumo | Komunumo Gubin | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Koordinatoj | 51° 57′ N, 14° 43′ O (mapo)51.9514.716666666667Koordinatoj: 51° 57′ N, 14° 43′ O (mapo) | ||||
Areo | 20,68 km² | ||||
Loĝantaro | 17150 (en 2004) | ||||
Loĝdenso | 829,3 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 66-620 | ||||
Telefona antaŭkodo | 68 | ||||
Aŭtokodo | FKR | ||||
TERYT | 4081102011 | ||||
Estro | Bartłomiej Bartczak | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Piastowska 24 | ||||
Retpoŝto de estraro | promocja@gubin.pl | ||||
Poŝtkodo de estraro | 66-620 | ||||
Telefono de estraro | 68 455-81-00 | ||||
Fakso de estraro | 68 455-81-02 | ||||
Komunuma retejo | http://www.gubin.pl | ||||
.jpg.webp)
Ruina preĝejo kaj urbodomo
Gubin (germane: Guben, malsuprasorabe: Gubin) estas urbo en Lubuŝio en Pollando. Ĝi apartenas al Komunumo Gubin en Distrikto krośnieński (lubuski).
Historio
Gubin dokumente unuafoje estis menciita en 1211 kaj akiris la urbajn rajtojn en 1235 laŭ la Magdeburga juro.
Apartenis la kvartaloj de ĉe ambaŭ bordoj de la fluo Niso al Germanio. Pro la nova difino de la pola landlimo post la Potsdama konferenco la ege detruita urbokerno kaj la aliaj teritorioj de oriente al la rivero enkorpiĝis al Pollando. La urbo alinomiĝis kaj la germana loĝantaro estis forpelita.
Vidindaĵoj
- La historia urbodomo kun konstrusubstanco el la 14-a jarcento plurfoje alikonstruiĝis. Malkonstruite dum la Dua Mondmilito ĝi laŭ planoj originalaj estis rekonstruita.
- Ruino de la paroĥa preĝejo en malfrua gotika stilo. En 2005 fondiĝis amikaro germana-pola kun la celo de rekonstruo.
- Restoj de la urbaj fortikaĵoj kaj remparoj el la 14-a jarcento.
- La Teatra insulo kiel ŝlosila evoluzono urba, rekte ĉe la landlimo.
Personoj ligitaj kun la urbo
- Corona Schröter, aktorino
- Friedrich Wilhelm Döring, licea rektoro
- Karl August Böttiger, lernejestro
- Urszula Dudziak, kantistino
- Wilhelm Pieck, politikisto
Partneraj urboj
Bibliografio
- Hanna Kurowska Gubin i jego mieszkańcy. Studium demograficzne XVII-XIX w. (Gubin kaj ties loĝantoj. Demografia studo de la 17-a-19-a jarcentoj), Zielona Góra 2010.
- Julita Makaro Gubin – miasto graniczne. Studium socjologiczne (Gubin - landlima urbo. Sociologia studo), Wydawnictwo Uniwersytetu Wrocławskiego, Wrocław 2007
- Tomasz Pietruszewski; Polacy przesiedleni z ZSRR w Gubinie w latach 1945 – 1950 (Poloj transloĝigitaj de Sovetunio al Gubin en la jaroj 1945-1950). Magistraĵo verkita sub direkto de profesoro doktoro habilita Hieronim Szczegóła. Universitato de Zielona Góra, 2008
- Ryszard Pantkowski, Gubin ISBN 83-87891-00-2
- Przewodnik Turystyczny (Turisma Gvidilo), Gubin, eldonis Urząd Miejski w Gubinie
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.