Guaiúba (Guajubo) estas brazila municipo en subŝtato Cearao. Ĝia nomo havas du originojn. La unua, plej populara, venas de tradukaĵo de Jozefo de Alenkar' laŭ kiu ĝia nomo venas de tupi-guarani kaj signifas "tra kie venas la akvoj de valo". La dua diras ke ĝi signifas "trinkaĵo de lageto". Ambaŭ rilatas al la pli grava rimedo de ĉi regiono: akvo. Kun geografia areo de 271,3 Km² ĝi havas ĉirkaŭ 21 mil loĝantojn laŭ statistikoj de 2004. Ĉirkaŭ 79% loĝas en urbo kontraŭ 21% kiuj loĝas kampare.
Koordinatoj: 04° 02′ 24″ S 38° 38′ 13″ U / 4.04000 °S, 38.63694 °U (mapo)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.