Guadalquivir | |||||
---|---|---|---|---|---|
Guadalquivir | |||||
muzika grupo | |||||
Komenco | 1977 vd | ||||
| |||||
Guadalquivir estas bando de ĵaz-roko kaj andaluza rokmuziko, aktiva inter 1977 kaj 1983, kaj ekde 2005 ĝis la aktualo.
Stilo
Guadalquivir formas parton de la nomita andaluza rokmuziko, sed ĝi aperis en la lasta epoko de tiu tendenco. Antaŭ grupoj kiel Triana, Alameda aŭ Imán, kiuj muzikis influitaj per la tradicio de simfonia roko, Guadalquivir devenas de influoj de ĵazo kaj tial ĝia verko enkadriĝas en rokĵazo[1], sed kun trajtoj propraj de la andaluza roko:
- Uzado de ritmoj rilataj al flamenko, speciale ĉe bulería kaj rumbo.
- Disvolvigo de soloaĵoj per flamenkecaj frazmuziko kaj melismoj.
- Uzado de bildaro kaj mitologio "andaluza" en temoj kaj titoloj.
Membroj
Ne ĉiuj membroj estis andaluzoj, kaj fakte la grupo mem formiĝis en Madrido, kie loĝis ĝiaj membroj. La bandestroj estis gitaristoj, Luis Cobo (plej ofte konata kiel "Manglis") kaj Andrés Olaegui. La ceteraj ne estis andaluzoj: nome Pedro Ontiveros (saksofono kaj fluto), Jaime Casado (basgitaro) kaj Larry Martin (drumoj).
Diskaro
- Guadalquivir (EMI-Harvest, 1978)
- Camino del concierto (EMI-Harvest, 1980)
- Después del silencio (Caskabel, 1983)
- Guadalquivir 40 Aniversario (Guadalquivir, 2019)
Referencoj
Bibliografio
- Luis Clemente: Rock Andaluz: Una discografía. Eld. Ayuntamiento de Montilla, Córdoba, 2006. ISBN 84-896-1994-4
Eksteraj ligiloj
- Guadalquivir Info Arkivigite je 2014-02-21 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20140221190907)
- Biografio kaj Diskorezencoj de Guadalquivir en lafonoteca
- artista retejo de Andrés Olaegui
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Guadalquivir (banda) en la hispana Vikipedio.