Grundolaciĝo signifas la malboniĝon, malpliiĝon de la produkta kapablo de grundo, sur kiu oni kultivis jaro post jaro certajn plantojn (ĉefe temas pri monokulturo). La sentemaj plantoj – fabacoj, betospecoj – estas kultiveblaj samgrunde nur post 3-4 jaroj. La grundolaciĝo malaperas per konvena kultiva metodo (per ŝanĝo de la sinsekvaj plantospecoj).
Eblaj kaŭzoj:
- malpliiĝo de mineraloj, elĉerpita per iu plantospecio
- planta misakordo (alelopatio)
Oni ofte ne nomas grundolaciĝo (sed oni povas trakti tie ĉi), se oni kultivas samgrunde plantojn (ekz. cerealojn) - kiuj havas la samajn fiinsektojn, plantajn malsanojn- kaj pro tio okazas biologia damaĝo pro pliiĝo de fibestoj, plantaj malsanoj. Tion oni povas korekti nur per grandaj elpagoj: tuta sterilizado de la grundo, plusa plantoprotektado)
- en la germana Arkivigite je 2005-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.