Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gruoformaj
Balearica regulorum gibbericeps
Balearica regulorum gibbericeps
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Bonaparte, 1854

5-10 familioj kun vivantaj membroj; vidu artikolon.

Aliaj Vikimediaj projektoj

Ene de la biologia klaso de birdoj, la ordo de Gruoformaj (aŭ ralformaj) birdoj (Gruiformes) estas subdividita je pli ol 20 familioj, el kiuj la duono estas konata nur el fosilioj, ĉar ili jam ekstingiĝis. Temas pri malsimilaj birdoj laŭ grando el la grandaj gruoj, ĝis la malgrandaj raledoj; sed ĉiuj estas birdoj de simila strukturo kaj skeleto, kiuj vivas en marĉecaj medioj, ĉefe dum bredado, kaj timidaj. Tamen ties voĉoj estas laŭtegaj kaj tre eksterordinaraj kaj utilas por identigi ilin eĉ sen vido.

Ili estas diversgrandaj birdoj, kiuj paŝadas, kuras aŭ naĝas. Ili estas nestoforlasantoj.

Taksonomio

ORDO GRUOFORMAJ (GRUIFORMES)

  • Subordo Raloj (Ralli)
  • Subordo Gruoj (Grui)
  • Familioj incertae sedis kaj dubindaj gruoformaj
    • Familio †Parvigruidae (fosilia)
    • Familio †Songziidae (fosilia)
    • Familio †Gastornithidae (fosilia)
    • Familio †Messelornithidae
    • Familio †Salmilidae (fosilia)
    • Familio †Geranoididae (fosilia)
    • Familio †Bathornithidae (fosilia)
    • Familio †Idiornithidae (fosilia)
    • Familio †Phorusrhacidae (fosilia)
    • Familio Cariamidae
    • Familio Otidedoj Otididae
    • Familio Eurypygidae
    • Familio Rhynochetidae - aparta ordo?
    • Familio †Aptornithidae - aparta ordo?
    • Familio Mesitornithidae - aparta ordo?

Bildaro

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.