Wangen ĉe Olten | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Wangen ĉe Olten | |||||
Rigardo de la parkloko de Coop-supermerkato en la centro de Wangen ĉe Olten al la preĝejo | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Soloturno | ||||
Distrikto | Olten | ||||
Geografia situo | CH1903: 632556 / 243821 (mapo)47.3444444444447.8694444444444Koordinatoj: 47° 21′ N, 7° 52′ O; CH1903: 632556 / 243821 (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 4804 | ||||
Areo | 6,94 km² | ||||
Alteco | 417 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 4612 | ||||
Komunumkodo | 2586 | ||||
Mapo de Wangen ĉe Olten | |||||
Wangen ĉe Olten (germane Wangen bei Olten) estas kaj komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 4 804 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
La komunumo etendiĝas en la oriento de la ebenaĵo de la rivero Dünnern okcidente de la distriktĉefurbo Olten kaj sude de la Soloturna Ĵuraso. Al la komunumo apartenas krom la ĉefa vilaĝo Wangen ankaŭ la vilaĝeto Kleinwangen sude de Dünnern kaj la kvartaloj kaj setlejoj Loch, Chalchofen, Gruebacher, Haflet kaj Banacher.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Wangen ĉe Olten limas en nordoriento al Trimbach, en okcidento al Olten, en sudo al Kappel, en okcidento al Rickenbach, kaj en nordokcidento al Hauenstein-Ifenthal.
Trafiko
La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Olten al Soloturno. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la regiona busreto Olten-Gösgen-Gäu kaj la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Araŭo kaj Olten al Soloturno kaj Bielo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 6 kilometrojn sudoriente inter Arburgo kaj Oftringen kaj al la svisa aŭtovojo A2 ses kilometrojn okcidente en Egerkingen.
Historio
Mezepoka kroniko mencias en la jaro 610 la lokon Wangas kiel batalejo inter alemanoj kaj burgonjoj. Tamen la historiistoj ne certas ĉu temas pri Wangen ĉe Olten, Wangen ĉe Aro aŭ Niederwangen en Köniz. El la jaro 1226 datiĝas la mencio de Wangen en Buĥsgovio (Wangen im Buchsgau)[1]
Minaretodisputo
La konstruo de malgranda minareto sur la tegmento moskeo de la Turka kulturklubo en Wangen ĉe Olten kaŭzis la svisan minaretdisputon, kadre de kiu la dekstrema Svisa Popolpartio lanĉis la minaretiniciativon.
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Wangen
- Wangen bei Olten (stacidomo)
Referencoj
- ↑ Fonto: Teksto pri la komunuma historio en la oficiala retejo de la komunumo Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
Bildoj
- Moskeo de la turka kulturklubo en Wangen ĉe Olten
- kirko Sankta Galo
- Kantona ĉefvojo n-ro 5 en la centro de Wangen ĉe Olten
- Coop-supermerkato en la vilaĝocentro
- Agrola-benzinejo kaj Landi-supermerkato
- industria zono en okcidento de la komunumo
- monto Born