Groŝo | |
---|---|
valuto • coin type | |
Ŝtato: | |
Subdivido: | |
Kodo laŭ ISO 4217: | |
Mallongigo: | |
![]() | |
Groŝo estas malgranda arĝenta monero eldonita kaj eldonata de nombro da landoj. Iam historie ĝi valoris egale al inter kelkaj kaj dozeno da denaroj.
Historiaj groŝoj
Ĝi estis stampata ekde la Mezepoko en la jenaj ŝtatoj:
- Italio (de 1172)
- Francio (de 1266 - la turona groŝo)
- Tirolio (de 1271)
- Bohemio (de 1300, la Praga groŝo, poste adoptita de la plej multo de Mezeŭropaj landoj)
- Pollando (de 1367, la Krakóva groŝo, 3,2 gramoj da arĝento, ekvivalento de 12 denaroj)
Poste, la tradicion de groŝoj forlasis la plej multo da landoj dum aliaj daŭrigis stampi nur monerojn malpli grandajn ol la originala groŝo. En Pollando ekde 1526 tiuj inkluzivis la monerojn, 1/2 groŝo, 1 groŝo, 1,5 groŝo, 2 groŝoj, 3 groŝoj, 4 groŝoj kaj 6 groŝoj. Ilia pezeco grade faladis ĝis 1,8 gramoj da arĝento kaj de 1752 oni ilin anstataŭigis per kupraj moneroj laŭ la sama nomo.
Nun-epokaj groŝoj
Modern-epoke la nomon, groŝo, adoptis du valutoj:
Slanga uzo de la vorto groŝo
En Okcidenta Ukrainio groŝ ankoraŭ estas slanga termino por la kopiyka, 100-ona parto de Hryvnia. La Ukrainia vorto por mono, hroshi, ankaŭ finfine devenas de tiu termino. Simile, en Germanio Groschen restis slanga termino por la 10 pfeniga monero, do 10-ona parto de Deutsche Mark (germana marko). La vorto ekspopulariĝas kun la enkonduko de la eŭro, kvankam oni ankoraŭ povas aŭdi ĝin foj-foje, precipe de la pli maljunaj homoj.
Groŝoj en Esperanta literaturo
Verkoj
- Eĉ sen groŝo Arkivigite je 2006-10-01 per la retarkivo Wayback Machine, poemo de Julio Baghy, #51 en la poemaro La Vagabondo Kantas (1937)
- Trigroŝa Romano , romano de Bertolt Brecht, tradukita de Karl Schulze (1977)
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri groŝoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro. ” „ Groŝo ŝparita neniam perdiĝas. ” „ Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras. ” „ Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon. ” „ Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo. ”
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-08.