Großglockner | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 3 798 m ü. A. | ||
Situo | Aŭstrio | ||
Montaro | centraj orientaj Alpoj | ||
Domino | 175 km → Königspitze | ||
Elstareco | 2428 m ↓ Montpasejo Brenero | ||
Geografia situo | 47° 4′ N, 12° 42′ O (mapo)47.07444444444412.693888888889Koordinatoj: 47° 4′ N, 12° 42′ O (mapo) | ||
| |||
| |||
Unua grimpo | la 28-an de julio 1800 fare de la fratoj Sepp kaj Martin Klotz, de Martin Reicher kaj du aliaj | ||
Rimarko | La plej alta punkto de Aŭstrio | ||
La Großglockner (germane, prononco [grosGLOKna], en najbara Svislando literumata Grossglockner, slovene Veliki Klek) estas, je 3 798 metroj super la nivelo de la Adriatika Maro, la plej alta monto de Aŭstrio kaj la plej alta monto en la Alpoj oriente de la montpasejo Brenero. Ĝi estas parto de pli granda montogrupo nomata Glockner kadre de la altmontara regiono Hohe Tauern kaj situas lime de la federaciaj landoj Karintio kaj Tirolo. La montopinto estas parto de la ĉefa kresto de la centraj orientaj Alpoj. Al la montogrupo Glockner cetere ankoraŭ apartenas la flanka monto Hoher Tenn.
Reliefon de la monto faris en la 19-a jarcento Franz Keil.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.