Groß-Gerau | |||||||
| |||||||
![]() | |||||||
![]() situo de la komunumo en la distrikto | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
ĉefurbo de distrikto en Germanio • urbeto • urba komunumo de Germanio | |||||||
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Hesio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | ||||||
Distrikto | Distrikto Groß-Gerau | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 06152 | ||||||
Poŝtkodo | 64501–64521 | ||||||
Aŭtomobila kodo | GG | ||||||
Oficiala Municipokodo | 06433006 | ||||||
LOCODE | DE GRG | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Erhard Walther | ||||||
Adreso de la administrejo | Am Marktplatz 1 64521 Groß-Gerau | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 26418 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 49° 55′ N, 8° 29′ O (mapo)49.9213888888898.4818055555556Koordinatoj: 49° 55′ N, 8° 29′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 88 m | ||||||
Areo | 54,47 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.gross-gerau.de | ||||||
Groß-Gerau estas urba komunumo en centra Germanio. Ĝi estas la administra centro de samnoma distrikto en la distriktaro Darmstadt, la sudo de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 26 418 loĝantojn.

Partneraj urboj
Groß-Gerau kaj kvar aliaj urboj de Eŭropo interligiĝas kiel partneraj urboj:
Brignoles en suda Francio (ekde 1959),
Bruneck en Sudtirolo (Italio, ekde 1959),
Tielt en Belgio (ekde 1959) kaj
Szamotuły en Pollando (ekde 2000).
Rilatoj al Esperanto

En Groß-Gerau interalie en 1926 naskiĝis la esperantisto Werner Schad, kiu pasigis plejparton de sia vivo en Venezuelo kaj Argentino. En la nordorienta parto de la urbocentro estas strato nomata "Zamenhofstraße", rekte ĉe unu el du urbaj gimnazioj. Laŭ arkitekta projekto de 2012 laŭlonge de la strato ekestis ensemblo de pluraj novaj kaj samaspektigo de la jam antaŭe ekzistintaj loĝdomoj, kiu ricevis la nomon "Zamenhofquartier", do "kvartalo Zamenhof".
Aparte de tio, en tute alia parto de la urbo ekde la komenciĝo de la 2010-aj jaroj ekzistas glaciaĵejo "Esperanto". La posedantino, demandite pri kialo de la nomigo, diris en aŭgusto 2019 ke ŝi neniel parolas Esperanton, sed tre ŝatas la ideon, kaj pensas ke por ejo kiu en bovlo miksas glaciaĵojn de fruktoj el ĉie sur la terglobo, la nomo Esperanto perfektas.
Eksteraj ligiloj
Fotoj
la urba preĝejo (protestanta) trabfaka domo ĉe la urba preĝejo skulptaĵo ĉe la merkata placo historiaj domoj
|