Grizvanga parulio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Dendroica pityophila (Gundlach, 1858) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Proksimuma vivteritorio | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Grizvanga parulio (Dendroica pityophila) estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica. Ĝi troviĝas je la okcidentaj kaj orientaj pintoj de Kubo, kaj en Granda Bahamo kaj Abakinsulo ĉe Bahamoj. Ties natura vivejo estas pinarbaroj kaj foje apudaj miksitaj arbaroj.
Tiu neotropisa specio montras kiel rimarkindan karakteron tre flavan gorĝareon (inklude supran centran bruston) similan al tiu de la samgenra Flavgorĝa parulio kun iom da nigreca strieco brustoflanke. Ankaŭ la krono estas flaveca, sed ĉefe estas flava la superokula strio dum la krono montras iom da grizeca nuanco kiu fariĝas griza koloro ĉenuke kaj la resto de supraj partoj estas grizaj, krom la griza vango kiu nomigas la specion, dum estas nigreca traokula strio kiu iom etendas ĉirkaŭokule kio rimarkindigas la vangon. Estas du svagaj blankaj flugilstrioj. La ventro estas helgriza. La beko estas grizeca, rekta kaj pintakra. Ankaŭ la kruroj estas grizecaj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- BirdLife International 2004. Dendroica pityophila. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
- Raffaele, Herbert; James Wiley, Orlando Garrido, Allan Keith & Janis Raffaele (2003) Birds of the West Indies, Christopher Helm, London.
|