Grizkrona enanto
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Oenanthe moesta (Lichtenstein, 1823) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Grizkrona enanto, ankaŭ nomata Ruĝpuga enanto, kvankam tiu nomo korespondas ankaŭ al alia enanto, (Oenanthe moesta) estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas specio de Mezoriento kaj Nordafriko.
La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2].
Ĝi estas mezgranda birdo 15 al 16 cm longa kun enverguro de 25–29 cm kaj pezo de 18-25 g. La masklo de tiu enanto diferenciĝas el aliaj samgenranoj pro kombino de nigra vosto kun ruĝbruneca pugo (se ne estas okazanta plumoŝanĝado); la alia karaktera eco estas la griza krono, kiu nomigas la specion kaj ege kontrastas kun la nigraj vizaĝo kaj gorĝo; inter ili rimarkindas blanka superokula strio, dum la grizo de krono daŭras al la nuko kaj supra dorso. La flugiloj estas nigrecaj kaj la subaj partoj estas blankecaj.
La inoj estas pli sablokoloraj. Vintre en la orienta parto de la teritorio ili povas koincidi kun la simila Rufvosta enanto, kun kiu eblas konfuzo. Tamen tiu lasta estas iom pli fajna kaj havas nigran renversitan T en vosto. Junuloj aspektas iom skvamecaj kaj ne havas tiom da ruĝo kiom inoj.
La kanto estas malplialtiĝanta fajfado aŭ serio de altatonaj fajfoj ĝuste antaŭ pariĝado.
Ĝi troviĝas en Nordafriko kaj Mezoriento, nome en (laŭ alfabeta ordo) Alĝerio, Egiptio, Irako, Israelo, Jemeno, Jordanio, Libio, Maŭritanio, Maroko, Okcidenta Saharo, Palestino, Sauda Arabio, Sirio kaj Tunizio.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustejoj. Ili preferas aridajn ŝtonecajn areojn kun disa vegetaĵaro kaj rodultruoj kie ili nestumas, ĉe salecaj zonoj, sed ili evitas la verajn dezertojn. Ili estas komunaj en Nordafriko, sed pli raraj en Mezoriento. Estas du agnoskitaj rasoj: Oenante moesta moesta, la nomiga raso, okupas tre izolitajn areojn en Okcidenta Saharo, Maroko, Alĝerio, Cirenaiko kaj ĉe la marbordo de Egiptio. La subspecio Oenante moesta brooksbanki loĝas en Israelo, en Jordanio, en Sirio kaj en Irako.
Ili vivas en paroj. Surgrunde saltetas. Ili estas ĉefe loĝantaj birdoj, sed plej nordaj birdoj povas fari lokajn movojn iom suden.
La neston oni faras en nestotruo de rodulo aŭ alia mamulo, sed ankaŭ en truo en rokoj aŭ muro. Foje oni kaŝas la enirejon post arbusto aŭ radiko. Ĝi estas konstruita el folioj, radiketoj kaj herboj kaj kovrita per lano, haroj, plumoj kaj foje eĉ de serpentohaŭteroj. La ino demetas 4 aŭ 5 brilajn ovojn. La kovadon ŝajne faras nur la ino.
Ili manĝas ĉefe insektojn kiujn ili kaptas salte surgrunde per la beko. Ili povas same eksalti el arbustaj ripozejoj surgrunden. Antaŭ manĝi grandajn insektojn, ĉefe koleopteroj, ili frapas tiujn kontraŭ la grundon por elpreni ties flugilojn.
Referencoj
- En la franca, pri tiu specio
- BirdLife International 2004. Oenanthe moesta. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
- ↑ Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05.
- ↑ Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05.