La Griza makropo aŭ Griza valabio[1] (Macropus greyi) estis jam formortinta specio de valabio, kiu loĝis en sudorienta Suda Aŭstralio kaj en sudokcidenta Viktorio. Multaj konsideras, ke ĝi estis la plej eleganta, gracia kaj rapida specio de kanguruo. Ĝi havis fajnan felon kun alternaj bendoj de pli helaj kaj pli malhelaj grizoj tra la dorso. La bendoj diferencis laŭ koloro kaj teksturo. Tiuj markoj eble variis laŭsezone aŭ laŭ individuoj. Ties saltado konsistis el du mallongaj saltetoj, poste alia longa sekvata de staro al ĉielo.
Notoj
- ↑ Green, Tamara. (2001) Extinctosaurus: Encyclopedia of Lost and Endangered Species. Brimax, p. 148.
Bibliografio
- Flannery, T kaj P Schouten, "A Gap in Nature," Atlantic Monthly Press, 2001, pg. 152. ISBN 0-87113-797-6
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.