Grimphelpaĵo estas konstruaĵo el metalo, ligno aŭ plasto, kiu ebligas al grimpplanto kreski laŭ sia specio alten kaj ankaŭ flanken. Grimphelpaĵo estas konstruaj elementoj en ĝardeno aŭ ĉe dommuroj (fasadverdiĝado).
Materialo
Grimphelpaĵo povas esti el metalaj, lignaj aŭ plastaj profiloj, dratoj aŭ ŝnuroj aŭ el kombinaĵo de la diversaj materialoj. Gravas, ke la materialoj taŭgas por grimpado de la grimpkantoj. Ili estu daŭrigebla kaj donu al la planto certan suptenon grimpi. Metaloj kun alta varmkonduko kaj/aŭ planttoksikaj oksidancoj ne taŭgas por esti grimphelpaĵo.
Konstruaĵo
Oni devas observi la postulojn de la grimpantaj plantoj rilate ilia grimptekniko. La diametro de la bastonoj aŭ latoj estu malpli grandaj ol la aktiva longeco de la ĉiro de la planto.
- Grimpplantoj bezonas pli aŭ malpli maldikaj ŝnuroj aŭ bastonoj (vinberujo, Klematido ktp.). Por la plej multaj grimpplantoj taŭgas profildiametron de maksimume ĉ. 2 cm. Latoj havu profilamplekson de < 7 cm.
- grimpplantoj (ekzemple visterio, celastro, fazeolo) volviĝas plej bone ĉe rondaj bastonoj ĝis dikeco de ĉ. 5 cm.
- disetendgrimpantoj ( ekzemple rozo, rubuso) bezonas kver-kaj horizontalaj bastonoj/ ŝnuroj, ĉar ili per la ŝosoj aletendiĝas kaj ofte fiksiĝas aldone per pikiloj (kontrauhokoj)
Historio
Klasikaj grimpkrado havas ortangula strukturo kaj estas el ligno. Ornamitaj grimpkradoj aperis ekde la fino de la 19a jarcento ĉe multaj agrikulturaj konstruaĵoj kaj loĝkonstruaĵoj. Ili similas anl la hodiaŭaj spalirkonstruaĵoj en la alpa regiono.
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Manfred Köhler: Fassaden- und Dachbegrünung. Ulmer, 1993, ISBN 3-8001-5064-6
- FLL: Richtlinie zur Planung, Ausführung und Pflege von Fassadenbegrünungen mit Kletterpflanzen. Bonn, 2000 Bezug + Info Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine