![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun granato aŭ grenado (eksplodaĵo). |

Grenato

Ŝlifita grenato
La grenatoj estas grupo de siliciataj mineraloj, kiuj formas kristalojn dekduedrajn aŭ trapezoedrajn. Ili apartenas al la nesosilikatoj (insulaj silikatoj) kaj havas jenan kemian formulon: A3B2(SiO4)3
La elementoj reprezentataj per A kaj B estas precipe kalcio, magnezio, aluminio, fero(II), fero(III), kromo(III), mangano kaj titano.
La nomo "grenato" devenas de la latina vorto granatus = grajnohava. Eble la grenato ricevis tiun ĉi nomon el la granato, kies semoj estas laŭ formo, grando kaj koloro similaj al kelkaj ruĝaj grenatoj nature troveblaj aŭ mineblaj.
Oni uzas ilin ekzemple por intajloj.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.