![](../I/Garnet_cut.JPG.webp)
Ŝlifita grenato.
Grenata koloro estas ofta nomigo de koloroj kiuj estas similaj al tiuj de malhelruĝaj variaĵoj iom purpuraj bazataj sur la koloraro de gemoj samnomaj, kiel la komuna grenato, la almanda grenato, la grenato el Bohemio aŭ la piropo. Tiu nomigo ne korespondas al preciza specifa koloro.
Etimologio
La nomo "grenato" devenas de la latina vorto granatus = grajnohava. Eble la grenato ricevis tiun ĉi nomon el la granato, kies semoj estas laŭ formo, grando kaj koloro similaj al kelkaj ruĝaj grenatoj nature troveblaj aŭ mineblaj.[1] Sed ankaŭ povas esti etimologio el la mezepoka latina "granum", ‘skarlata’, reference al la ruĝa tinkturo ellaborita el kirmes-koĉo Kermes vermilio.[2]
Datumoj
Jene estas montro de la specifa grenata koloro:
Grenata koloro (Maroon HTML) | |
---|---|
HTML | #800000 |
RGB | (128, 0, 0) |
Modelo HSV | (0°, 100 %, 50 %) |
Protokolo | W3C / CSS / HTML / VGA |
Uzado
![](../I/Grande_Torino_1948_49.jpg.webp)
La historia Grande Torino en 1948-49, kiu malaperis tragedie dum aviadila akcidento 4-an de majo 1949.
- La grenata koloro estas unu el nur du koloroj de la Flago de Latvio kaj de la Flago de Kataro, nome ambaŭokaze kun la blanka koloro.
- Ĝi estas la koloro uzata en la fasado de la Preĝejo Sankta Francisko de Saltaurbo, Argentino.
- Ĝi estas la koloro uzata de du italaj futbalkluboj nome la AS Roma kaj la Torino FC, krom la argentina Club Atlético Lanús de la provinco Bonaero.
- Du vinaj koloroj estas proksimaj, ofte nomataj per la devenlokoj, nome "bordoza" kaj "burgonja".
Bildaro
- oranĝruĝa grenato
- afrika ruĝa grenato de tipo "piropo"
- brazila grenato purpur-ruĝa
- malfermita granato
- suko el granato
- sekvantoj de la Carabobo Fútbol Club de Venezuelo
- aŭto modelo "Ford Fiesta"
Notoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.