Paroĥa grek-katolika preĝejo sanktaj Petro kaj Paŭlo | |
---|---|
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sárospatak |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Miskolc |
dekanujo | Sátoraljaújhely |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | ŝtonoj, brikoj |
Ligiloj | |
Adreso | 3950 Sárospatak, Szent József u. 8 |
La paroĥa grek-katolika preĝejo sanktaj Petro kaj Paŭlo estas sakrala historia monumento en urbo Sárospatak (Hungario).
Historio
Laŭ eklezia fonto la paroĥo estis fondita en 1714, la matrikulaj enskriboj komenciĝis en 1749, la kirko mem estis konstruita 1797. En la sekvaj jarcentoj ĝi estis plurfoje renovigita.
Konstruaĵo
La preĝejo situas en la urbocentro sola en granda korto. La fasado estas preskaŭ simetria, meze la kvadrata turo nur iomete reliefas. Meze malsupre situas la ĉefenirejo, sed maldekstre estas ankaŭ alia enirejo, dekstre nur blinda enirejo. Super la ĉefenirejo estas granda fenestro. La navo finiĝas en hufoforma absido, kiu estas iomete pli mallarĝa, sed same alta. Menciindas, ke tiu kirko laŭ aspekto estas preskaŭ la sama, ol Grek-katolika preĝejo Naskiĝo de Maria (Sárospatak).
Fontoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto
- hungare kun foto
- datenoj Arkivigite je 2023-06-04 per la retarkivo Wayback Machine