Grek-katolika preĝejo Sankta Mikaelo | |
---|---|
![]() Paroĥa grek-katolika preĝejo Sankta Mikaelo en Ajak | |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Ajak |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1859 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | klasikismo |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La grek-katolika paroĥa preĝejo arkianĝelo Sankta Mikaelo estas eklezia konstruaĵo en urbo Ajak (Hungario).
Historio
Ekzistis jam paroĥo en 1653 en Ajak. Pri ligna kirko kovrita per ŝindoj la unua mencio okazis en 1751. En 1844 ĝi estis jam kaduka. Kelkfoje la diservoj okazis en familia domo. La nun videbla ŝtona klasikisma preĝejo estis konstruita en 1859. Interne la ikonostazo estis preta nur en 1901. La muroj estis pentritaj en 1984, la instalaĵoj estis renovigitaj en 1990, post 6 jaroj la preĝejo ekstere renoviĝis.
Konstruaĵo
La konstruaĵo situas sola en korto, sed en la korto troviĝas ankaŭ ŝtona kruco. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo nur iomete reliefas. En la turo 2 sonoriloj loĝas, la turopinto estas piramida. En la sankteja plafono estas pentritaj la kvar evangeliistoj. La kirko havas porteblan bildon pri Sankta Maria kun Jesuo.