Gregory Bateson
Persona informo
Gregory Bateson
Naskiĝo 9-an de majo 1904 (1904-05-09)
en Grantchester
Morto 4-an de julio 1980 (1980-07-04) (76-jaraĝa)
en San-Francisko
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Usono vd
Alma mater Charterhouse School St John's College vd
Familio
Patro William Bateson vd
Edz(in)o Margaret Mead vd
Infanoj Mary Catherine Bateson Nora Bateson vd
Profesio
Okupo antropologo filozofo sociologo lingvisto biologo filmreĝisoro psikologo semiotician etnologo ekologo verkisto universitata instruisto vd
Laborkampo antropologio kibernetiko etnologio ekologio literary activity sistemteorio semiotiko lingvoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Gregory Bateson (naskiĝis la 9-an de majo 1904 en Grantchester, Anglio; mortis la 4-an de julio 1980 en San-Francisko, Usono) estis antropologo, biologo, socisciencisto, kibernetikisto kaj filozofo. Liaj laboraj fokusoj estis studoj pri kulturantropologio, pri teorio de komunikado kaj teorio de lernado, sed antaŭ demandoj pri naturfilozofio, ekologio kaj lingvistiko. Gregory Bateson ne traktis tiujn temarojn kiel dividitaj disciplinoj, sed kiel diversaj aspektoj de universala scienco, al kiuj li aplikis sian sisteman-kibernetikan analizadon.

La pensoj kaj laboroj de Gregory Bateson estis influitaj precipe de la filozofiaj konceptoj de Platono, la psikologiaj pensoj de Sigmund Freud kaj Carl Gustav Jung, de la teorio de tipoj de Bertrand Russell kaj de la pensoj de kibernikistoj kiel Norbert Wiener, John von Neumann kaj Claude Shannon. La sciencisto mem havis grandan influon al la sistema terapio kaj influis diversajn teoriajn skolojn en sociologio kaj antropologio. Krome liaj konceptoj konsideriĝas parto de la fundamento de la psikologia konceptaro Neŭro-lingvistika programado.

Eksteraj ligiloj

Citaĵo
 Ni povus serĉi alian difinon de la konscio en la maniero, per kiu ĉiuj subsistemoj alkroĉiĝas inter si por formi pli grandan tuton. Gregory Bateson 


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.