Gregoro 3-a Laham | ||
---|---|---|
Melkite Greek Catholic Patriarch | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Loufti Laham arabe غريغوريوس الثالث لحام | |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1933 (90-jaraĝa) en Damasko | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | araba • franca vd | |
Loĝloko | Sirio vd | |
Ŝtataneco | Sirio vd | |
Alma mater | Pontifika Orienta Instituto vd | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto • verkisto • katolika sacerdoto • Grek-Katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | |
Laborkampo | Orienta Kristanismo • Christian spirituality • dialogo interreligia • rilato inter Kristanismo kaj Islamo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gregoro 3-a, denaske Loufti LAHAM, arabe غريغوريوس الثالث لحام (naskiĝis la 15-an de decembro 1933 en Daraija, Gubernio Rif Dimaŝk) estas Siria episkopo de la Katolika Grek-Melkita eklezio.
Biografio
Loufti Laham fariĝis pastro la 15-an de februaro 1959.
La 27-an de novembro 1981 papo Johano Paŭlo la 2-a nomumis patron Loufti ĉefepiskopo-vikario de Jerusalemo de la Katolika Grek-Melkita eklezio.
La 29-an de novembro 2000 la sinodo de la Katolika Grek-Melkita eklezio, elektis la episkopon Loufti Laham nova patriarko,[1] kun la nomo de Gregoro 3-a Laham, al kiu la papo Johano Paŭlo la 2-a donis la eklezian komunion.[2]; [3]
La 6-an de majo 2017 estis akceptita lia peto por demisio fare de papo Francisko, kaj li estis anstataŭita de la patriarko Youssef Absi.[4]
Bildoj
- La patriarko Gregoro 3-a
- Gregoro 3-a kun Ĉefepiskopo Joseph Jules Zerey en Abatejo Mater Ecclesiae, Orta San Giulio, septembro 2009
Referencoj kaj notoj
Eksteraj ligiloj
- Retejo de la Patriarkeco Arkivigite je 2012-03-21 per la retarkivo Wayback Machine angle