Graz | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
komunumo de Aŭstrio • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • statuturbo de Aŭstrio • urbego • distrikto de Aŭstrio | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 292 630 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 294 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 4′ N, 15° 26′ O (mapo)47.07083333333315.438611111111Koordinatoj: 47° 4′ N, 15° 26′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 353 m [+] | ||||
Areo | 127,57 km² (12 757 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Graz [+] | |||||
| |||||
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj faktoj | |
Federacia lando: | Stirio |
Distrikto: | Graz |
Areo: | 127,58 km² |
Loĝantaro: | 248.146 (jaro 2006) |
Loĝantara denseco: | 1.773 loĝantoj/km² |
Alteco: | 353 metroj super la marnivelo |
Poŝtkodoj: | 8010, 8020, 803x, 804x, 805x |
Telefonkodo: | 0316 |
Situo: | 47° 04' norde 15° 26' oriente |
Aŭtokodo: | G |
Retejo: | www.graz.at |
Politiko | |
Ĉefurbestro: | Elke Kahr (KPÖ) |
Graz [Grac'] estas la ĉefurbo de la federacia lando Stirio en Aŭstrio. La nomo devenas de la slovena vorto Gradec, kiu signifas kasteleto. Ĝi estas la dua plej granda urbo en Aŭstrio (post Vieno), kaj ĝi havas kvar universitatojn kun ĉirkaŭ 40.000 gestudentoj (inter kiuj la Karla-franciska-universitato) kaj estis la eŭropa ĉefurbo kultura en 2003.
Geografio
Graz situas ĉe la rivero Mur, en la baseno de Graz, ĉirkaŭata je tri flankoj de montoj (nur ne en la sudo). La plej alta loko estas la Plabutsch (754 m) en la nordokcidento de la urbo. La plej malalta loko estas en la sudo (330 m), kie la Mur fluas el la urbo.
Urbodivido
Graz estas dividita je 17 distriktoj:
- Innere Stadt
- St. Leonhard
- Geidorf
- Lend
- Gries
- Jakomini
- Liebenau
- St. Peter
- Waltendorf
- Ries
- Mariatrost
- Andritz
- Gösting
- Eggenberg
- Wetzelsdorf
- Straßgang
- Puntigam
Vidindaĵoj
- Artodomo Graz
- Katedralo de Graz
- Nova Galerio, specialigita pri nuntempa arto
- Universala Muzeo Joanneum
Servoj
Kulturo
Forum Stadtpark (ankaŭ: Grazer Gruppe aŭ Grazer Forum) estis en 1958 fondita, avangarda unuiĝo da verkistoj kaj artistoj en Graz.
Transporto
- Tramtransporto en Graz estas reto de tramoj formantaj gravan parton de la sistemo de publika transporto en Graz.
Famuloj
En Graz naskiĝis kaj mortis:
- kabaredistino, komponistino, kantistino, muzikistino kaj verkistino Lore Krainer
- verkisto Werner Schwab,
- poeto kaj politikisto Anastasius Grün.
En Graz naskiĝis:
- hungara agronomo László Somssich
- arkiduko Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este
- Johann Ernst von Thun, salcburga princĉefepiskopo
- Sigismundo Kristoforo de Schrattenbach, salcburga princĉefepiskopo
- verkisto Gerhard Roth
- hungara ministro József Somssich.
- Christian Wehrschütz, ĵurnalisto
- Viktor Pöschl, klasika filologo
- Hans Lechner, ministroprezidanto salcburgia
- Johann Sigmund von Kuenburg, episkopo de Lavant kaj Chiemsee
- Kay-Michael Dankl, komunista politikisto
En Graz mortis:
- abato Guidó Schenzl
- hungara instruisto János Aszalai
- hungara jezuita monaĥo Jakab Wenner
- hungaraj oficiroj Ágoston Rafael Tóth kaj Antal Zach
- politikisto Franz von Kalchberg
- verkistoj Joseph von Hammer-Purgstall kaj Johann von Kalchberg
- hungara inĝeniero János Czimeg
- hungara operkantisto Aranka Fodor
- hungara pianisto Edit Farnadi
- hungara vojaĝisto György Almásy.
- Lajos Benedek (oficiro)
- Albin Lesky, filologo
- Marianna Török (artisto)
- Peter Simonischek, aktoro
- Josef Riedler, politikisto kaj pedagogo
- Frida Mentz-Kessel, pentristino kaj grafikistino
Esperanto
En komenco de 20-a jarcento estis komerca lernejo en Graz, kie oni instruis Esperanton.
En 2023 aperis 42-paĝa gvidilo al la urbo Graz. Ĝi estas senpage mendebla ĉe la Turisma Oficejo de la regiono Graz. [1]
Personoj
Rudolf Horneck en Graz propagandis Esperanton kaj gvidis kursojn. Peter K. Geier vivis en Graz kaj en 1908 kunfondis klubon "Junaj Esperantistoj".
Pastro Max Josef Metzger en Graz en 1917 fondis Mondpacan Ligon de la Blanka Kruco, kiu en 1918 akceptis Esperanton kiel korespondlingvon. Inter 1918 kaj 1920 li tie eldonis la revuon "Blanka Kruco" kaj poste ĝis 1928 la revuon "Katolika Mondo".
Klaus Perko instruas Esperanton ĉe la universitato de Graz.
Eventoj
En Graz okazis
- la tria tut-aŭstria Esperanto-kongreso en 1913
- Esperanto-kongreso en 1949, okaze de kiu la Aŭstria Poŝto eldonis poŝtmarkon kun verda stelo kaj la vorto "Esperanto"
- la Internacia Junulara Kongreso de 1970
- la Jubilea Esperanto-Konferenco de 1987, dum kiu Ivo Lapenna proklamis la malfondon de Neŭtrala Esperanto-Movado.
ZEO
Graz posedas ZEO-on, placon nomitan laŭ Esperanto (Esperantoplatz).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://www.graztourismus.at
- http://www.vrgraz.at
- http://www.uni-graz.at/E
- Vizito de Graz, la dua urbo de Aŭstrio. Pieda kaj bicikla ekskurso tra Graz, bela urbo en la sudo de Aŭstrio, ĉefurbo de Stirio kaj la dua plej granda urbo en la lando. (oktobro 2021)