Grandpollanda provinco | |||
---|---|---|---|
Vojevodio | |||
Flago | Blazono | ||
Provincoj de Pollando [+] | |||
Lando | Pollando | ||
Koordinatoj | 52° N, 17° O (mapo)52.33333333333317.233333333333Koordinatoj: 52° N, 17° O (mapo) | ||
Ĉefurbo | Poznano | ||
- koordinatoj | 52° N, 17° O (mapo)52.33333333333317.233333333333Koordinatoj: 52° N, 17° O (mapo) [+] | ||
Areo | 29 826 km² (2 982 600 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 3 495 470 [+] (2019) | ||
Denseco | 117,2 loĝ./km² [+] [+] | ||
ISO 3166-2 | PL-30 | ||
Grandpollanda provinco | |||
Vikimedia Komunejo: Greater Poland Voivodeship [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Grandpollanda provinco (pole Województwo wielkopolskie) estas unu el la 16 vojevodioj (provincoj) de Pollando. Ĝi ekestis en 1999 per kunigo de la vojevodioj de Poznan, Kalisz, Konin, Piła kaj Leszno.
La nomo de la provinco devenas de la historia regiono Grandpollando (Wielkopolska), t.e. la regiono ĉe la meza rivero Varto en centra Eŭropo kun ĉefaj urboj Poznano, Kalisz (legu: Kaliŝ), Leszno (legu: Leŝno) kaj Gniezno (legu: Gnjezno).
Ĝi ampleksas 29.826 km² kaj en 2019 havis 3 495 470 loĝantojn. La ĉefurbo estas Poznano.
Historio de Grandpollando
En la 10-a jarcento Grandpollando estiĝas lulilo de la pola ŝtato (la dinastio de piastoj). De la 966-1793 la regiono estas parto de sendependa Pollando. Dum la unua dispartigo de Pollando parto de Grandpollandoo (la Noteć-regiono) (legu: Noteĉ) en 1772 ekapartenis al Prusio. Dum la dua dispartigo de Pollando en 1793 la tuta regiono venas sub la prusan regadon. De la 1807-1815 la regiono estiĝas parto de la Varsovia Duklando, sed inter 1815 kaj 1918 venas duafoje sub la prusan regadon. Inter 1815 kaj 1918 distriktoj de Kalisz (legu: Kaliŝ), Koło (legu: Koŭo), Konin kaj Słupca (legu: Sŭupca) venas sub la rusan regadon. En la 1919 la plejparto de la regiono revenas al la renaskiĝinta Pollando. Nur la distriktoj de Babimost (parto), Chodzież (legu: Ĥodzjeĵ) (parto), Międzyrzecz (legu: Mjendziĵec), Skwierzyna (legu: Skvjeĵina), Wschowa (legu: Vsĥova) kaj Złotów (legu: Zŭotuf) restas en Germanio. En la jaroj 1939-1945 la tuta regiono estas sub la germana okupacio, kaj ekde 1945 la tuta regiono revenas al la renaskiĝinta Pollando.
Setlejoj
Eksteraj ligiloj
- Registara paĝaro Arkivigite je 2005-02-04 per la retarkivo Wayback Machine (germane, angle, pole)
- Artikolo pri la historio de la regiono (Esperante)
|