Grandduklando estas teritorio kun monarĥia ŝtatformo, regata de grandduko aŭ granddukino.
Grandduko
Grandduko estas nobela titolo pli alta ol duko kaj malpli alta ol reĝo – komparebla al princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio, tamen ĝi neniam ekzistis en ties oficiala titolaro. La titolo grandduko unuafoje ekestis en Italio, kiam papo Pio la 5-a en 1569 rangaltigis la duklandon Toskanio al grandduklando, kun Cosimo de' Medici (1519–1574, ne konfuzenda kun lia pli aĝa samnomulo Cosimo de' Medici) kiel unua grandduko.
Sub la rego de Napoleono forte plimultiĝis la nombro de grandduklandoj. Sur la teritorio de la disfalanta Sankta Romia Imperio, Napoleono instalis plurajn novajn grandduklandojn, ĉu kreis kiel novajn ŝtatojn el konkeritaj teritorioj, ĉu rangaltigis jamajn regantojn kiuj estis liaj aliancanoj en la Rejna Federacio. Kelkaj el tiuj grandduklandoj estis nur mallongdaŭraj kaj ne postvivis la napoleonan eraon. Aliaj estis konfirmitaj de la Viena Kongreso kaj restis pli longe – kelkaj ĝis la fino de la Unua Mondmilito. Nur unu el ili plu ekzistas hodiaŭ: la grandduklando Luksemburgo.
Grandprinclando
En kelkaj lingvoj (ekzemple angla, franca) oni uzas la saman titolon grandduko ankaŭ por grandprinco (ekz-e de Moskvo aŭ Litovio); en aliaj lingvoj (ekzemple germana, nederlanda kaj skandinaviaj lingvoj) oni distingas inter tiuj du titoloj. (Komparu de:Großherzog, en:Grand prince).
Listo de grandduklandoj
Toskanio
- 1569-1860 Grandduklando Toskanio – iĝis parto de Italio
Grandduklandoj ekde Napoleono
Mallongtempaj:
- 1806-1813 Grandduklando Berg – iĝis parto de Prusio (1815-1822 kun la nomo "Provinco Grandduklando Malsupra Rejno", Provinz Großherzogtum Niederrhein)
- 1806-1814 Grandduklando Würzburg – iĝis parto de Bavario
- 1810-1813 Grandduklando Frankfurto – dispartigita al pluraj aliaj germanaj ŝtatoj (Hesio-Kaselo, Bavario, Prusio, kaj Libera urbo Frankfurto)
Notu ankaŭ:
- 1807-1815 Duklando Varsovio – kelkfoje erare citita kiel "Grandduklando Varsovio"
Pluekzistantaj post la napoleonaj militoj (ĝis plej malfrue la Unua mondmilito):
- 1806-1918 Grandduklando Badeno – ekde 1871 parto de la Germana Regno, en 1918 iĝis respubliko
- 1806-1918 Grandduklando Hesio (Hesio-Darmstadt) – ekde 1871 parto de la Germana Regno, en 1918 iĝis respubliko
- 1816-1866 Grandduklando Fulda – estis parto de Elektoprinclando Hesio (Hesio-Kaselo); en 1866 kun ĝi iĝis parto de Prusio
- 1815-1918 Grandduklando Meklenburgo-Schwerin – ekde 1871 parto de la Germana Regno, en 1918 iĝis respubliko
- 1815-1918 Grandduklando Meklenburgo-Strelitz – ekde 1871 parto de la Germana Regno, en 1918 iĝis respubliko
- 1815-1918 Grandduklando Saksio-Vajmaro-Eisenach – ekde 1871 parto de la Germana Regno, en 1918 iĝis respubliko
- 1815-1920 Grandduklando Posen, alinome "Provinco Posen" – ne memstara lando, sed provinco de Prusio kun ŝanĝiĝanta statuso; ekde 1920 parto de Pollando
- 1829-1918 Grandduklando Oldenburgio – ekde 1871 parto de la Germana Regno, en 1918 iĝis respubliko
- 1846-1918 Grandduklando Krakovo – la antaŭa Respubliko Krakovo aneksita de Aŭstrio-Hungario
Ankoraŭ ekzistanta:
- 1815-nun Grandduklando Luksemburgo, ĝis 1890 en persona unio kun Nederlando
Grandduklandoj/Grandprinclandoj
Regataj de grandprincoj.
- 1276-1547 Grandprinclando Moskvo – iĝis Rusa carlando
- 1203-1795 Grandprinclando Litovio – finiĝis per la Dispartigoj de Pollando-Litovio
- 1765-1918 Grandprinclando Transilvanio, parto de Aŭstrio-Hungario – iĝis parto de Rumanio
- 1809-1917 Grandprinclando Finnlando, aŭtonoma parto de Rusio – iĝis memstara respubliko
|