Troveblo de fosilioj: Malfrua Silurio – Nun | ||||||||||||||||||||
Trachinus draco | ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Subklasoj | ||||||||||||||||||||
Ĥondrosteoj | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
La granda trakino aŭ vulgara trakino (Trachinus draco) estas fiŝo el la familio de la trakinoj kiu antaŭ ĉio troviĝas en la Mediteraneo.
La fiŝo estas fifama pro siaj venenaj pikiloj, kiuj povas kaŭzi dolorajn pikojn.
Nomoj
Karakteristikoj
La granda trakino estas ĝis 40 centimetroj longa, svelta fiŝo kun flanke platpremita korpo kaj la konstruo de perkoforma fiŝo. Ĝi havas relative grandan kapon kun suprendirektata buŝo. Ĝi estas grandparte verdgriza ĝis flavbruna, la dorso pli malhela ol la flankoj kaj la ventro kun malhelaj, mallongaj strioj. Super la okuloj staras du ĝis tri pikiloj.
La brustonaĝilo estas rondigita kun noĉo. La du pikiloj de la unua dorsonaĝilo kaj tiu de la brankokovriloj estas provizataj de venenoglandoj. La pikiloj havas kanelojn kaj tuj kiam ili estas premtuŝataj, la veneno estas eksterenpremata tra la kaneloj.
Vivmaniero
La granda trakino ĉefe ĉasas dumnokte je etaj fiŝoj aŭ krustacoj kiuj vivas sur la marfundo. Dumtage ĝi kaŝas sin sub la sablo. Ĝia venena pikilo servas nur por defendo.
La frajotempo de la granda trakino daŭras de proksimume la komenciĝo de junio ĝis la fino de aŭgusto. La ovoj ŝvebas en la akvo inter la planktono.
Habitato
La fiŝo vivas sur malmola sablo- kaj kotofundo en kiu ĝi dum ĝeno tre rapide povas enfosi, pro kio ĝi ofte ne aŭ apenaŭ videblas. Ĝi troviĝas je profundecoj de pli ol 100 metroj.
Disvastiĝo kaj troviĝo
La granda trakino troviĝas en la Mediteraneo, la Nigra maro, la orienta Atlantiko kaj en la Kategato. Laŭlonge la nederlanda kaj belga marbordo la fiŝo ekde la 1960-aj jaroj fariĝis sufiĉe rara pro la uzo de fundo-fiŝkaptiloj en la suda Norda maro.[1]
Minacoj kaj protekto
La granda trakino troviĝas sur la Nederlanda Ruĝa Listo (fiŝoj) kiel minacata sed ne sur la internacia IUCN Ruĝa Listo.
Rimarkoj
- La plejmultaj akcidentoj kun grandaj trakinoj okazas pro senatenteco, de naĝantoj kiuj metas manon aŭ piedon sur la enfosita fiŝo.
- La veneno tuj kaŭzas akran, elradiantan doloron, naŭzan senton kaj lokajn ŝvelaĵojn. En raraj kazoj la veneno povas esti mortiga.
- La veneno antaŭ ĉio enhavas proteinojn kaj estas termo-nestabila, ĝi estas neŭtraligita per varmo. Kiel rimedo varma akvo de pli ol 40 celsiaj gradoj helpus. Ankaŭ termoŝoko, alterna elmeto al varmo kaj malvarmo, neŭtraligus la venenon.
Referencoj
- ↑ H.Nijssen & S.J. de Groot, 1987. De vissen van Nederland (La fiŝoj de Nederlando). KNNV eldonejo Utrecht