Granda rombo-tri-seslatera kahelaro | |
Vertica figuro | 4.6.12 |
Bildo de vertico | |
Simbolo de Wythoff | 2 6 3 | |
Simbolo de Schläfli | |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Simbolo de Bowers | Othat |
Geometria simetria grupo | p6m |
Duala | Dusekcita seslatera kahelaro |
Bildo de duala | |
En geometrio, la granda rombo-tri-seslatera kahelaro aŭ entutotranĉita triangula kahelaro aŭ entutotranĉita seslatera kahelaro estas duonregula kahelaro de la eŭklida ebeno. Kiel la nomoj sugestas, ĝi povas esti farita per entutotranĉo de la regula triangula kahelaro aŭ per entutotranĉo de la regula seslatera kahelaro.
En la kahelaro estas unu kvadrato, unu seslatero kaj unu dekdulatero ĉirkaŭ ĉiu vertico. Ĝiaj simboloj de Schläfli estas t0,1,2{3,6} kaj t0,1,2{6,3}.
Estas nur unu unuforma kolorigo de granda rombo-tri-seslatera kahelaro, kun ĉiu speco de edroj kun sia aparta koloro.
Vico de rilatantaj pluredroj kaj kahelaroj
La granda rombo-tri-seslatera kahelaro estas ero de vico de entutotranĉitaj regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (4.6.2n). Ĉi tiuj pluredroj estas zonopluredroj.
Dosiero:Uniform polyhedron-23-t01.png Seslatera prismo (4.6.4) |
Senpintigita okedro (4.6.6) |
Granda rombokub-okedro (4.6.8) |
Granda rombo-dudek-dekduedro (4.6.10) |
Granda rombo-tri-seslatera kahelaro (4.6.12) |
Granda rombo-tri-seplatera kahelaro (4.6.14) |
Granda rombo-tri-oklatera kahelaro (4.6.16) |
Granda rombo-tri-naŭlatera kahelaro (4.6.18) |
Referencoj
- Robert Williams, La geometria fundamento de natura strukturo: Fonta libro de dizajno, Novjorko, Dovero, 1979, p41.
Vidu ankaŭ
- Kahelaro de 2-dimensia ebeno
- Listo de unuformaj ebenaj kahelaroj
- Malgranda rombo-tri-seslatera kahelaro