Granda pufino | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Puffinus gravis (O'Reilly, 1818) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Granda pufino estas birdospecio el la familio de Procelariedoj. Ties rilataro ne estas klara. Ĝi apartenas al grupo de grandaj specioj kiuj povus esti separataj kiel genro Ardenna (Penhallurick & Wink 2004); ene de tiuj, ĝi povus esti aligita kun la aliaj nigrabekaj, senpintvostaj specioj nome la Fajnbeka pufino kaj ĉefe la Griza pufino (Austin 1996, Heidrich et al. 1998). Alternative (Austin 1996, Austin et al. 2004), ĝi povus esti monotipa subgenro (Ardenna sensu stricto), nome reprezentanto en Atlantiko de la helbeka grupo Hemipuffinus (nome la Rozpieda pufino kaj la Karnopieda pufino).
Aspekto
Temas pri mezgranda pufino averaĝe 46 cm longa sed kun gamo de 43–51 cm kaj enverguro de 105–122 cm. Ĝia kaposupro estas nigra, la gorĝo blanka, la kapo svelta, la maldika beko malhela al nigra. Ĝia flugo similas al tiu de la Nordmara pufino, sed tiu specio estas pli malgranda, supre pli malhela kaj sur la vosto ne havas blankan makulon. Ĝi estas identigebla pro sia grando, malhelaj supraj partoj, kaj subaj partoj blankaj escepte bruna ventromakulo kaj malhelaj ŝultraj markoj. Ĝi havas blankan markon kun formo de "hufumo" ĉe la bazo de la vosto. Ankaŭ la rigida flugmaniero, kiel granda Nordmara pufino, estas distinga. La ununura alia granda pufino en ties teritorio estas la tute malhela Griza pufino.
Kutimaro
Ĝi vivas ĉe maro, nestas en terkavoj de insuloj Tristan da Cunha, Gough, Najtingalo kaj Inaccessible en Suda Atlantiko. Ĝi vizitas somere kaj aŭtune la nord-orientan parton de la Atlantiko. La Granda pufino apartenas al tiuj malmultaj kelkaj birdoj, kiuj migras de la suda al la norda hemisfero, kaj ne inverse kiel multaj aliaj. Tiu pufino, kiel la Griza pufino, sekvas cirklan itineron, moviĝnate supren laŭ la orienta marbordo de unue Suda kaj poste Norda Ameriko, antaŭ trapasi la Atlantikon aŭguste. Ĝi povas esti tre komuna ĉe la sudokcidentaj marbordoj de Granda Britio kaj Irlando antaŭ direkti sin reen suden denove, tiam suben laŭ la orienta marbordo de Atlantiko.
Tiu pufino nestumas en grandaj kolonioj, kie la ino demetas unu blankan ovon en malgranda nestotruo aŭ sur malferma herbaro. Tiuj nestoj estas vizitataj nur nokte por eviti predadon fare de grandaj mevoj.
Tiu birdospecio havas la tipan pufinan flugmanieron de la genro, movante sin el flanko al flanko per rigidaj flugiloj kaj malmultaj flugilfrapoj, havante la flugilpintojn preskaŭ tuŝante la akvon. Ties flugmaniero estas pova kaj rekta, havante la flugilojn rigide kaj rekte.
La Granda pufino manĝas fiŝojn kaj kalmarojn, kiujn ĝi kaptas el la surfaco aŭ per plonĝado. Ĝi prete sekvas fiŝkaptadajn ŝipojn, kie ili rezultas en bruaj kvereloj. Tiu estas gregema specio, kiu povas esti vidata en grandaj nombroj el ŝipoj aŭ taŭgaj erlokoj. Ili havas penetran krion iiiah kutime elsendita el ripozo en grupoj aŭ surakve.
Referencoj
- Austin, Jeremy J. (1996): Molecular Phylogenetics of Puffinus Shearwaters: Preliminary Evidence from Mitochondrial Cytochrome b Gene Sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 6(1): 77–88. COI:10.1006/mpev.1996.0060 (HTML resumo)
- Austin, Jeremy J.; Bretagnolle, Vincent & Pasquet, Eric (2004): A global molecular phylogeny of the small Puffinus shearwaters and implications for systematics of the Little-Audubon's Shearwater complex. Auk 121(3): 847–864. DOI: 10.1642/0004-8038(2004)121[0847:AGMPOT]2.0.CO;2 HTML resumo
- BirdLife International (2004). Puffinus gravis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 10a Majo 2006. Kun mapo kaj kriterijo kial tiu specio estas malplej zorgiga
- Bull, John L.; Farrand, John Jr.; Rayfield, Susan & National Audubon Society (1977): The Audubon Society field guide to North American birds, Eastern Region. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-394-41405-5
- Harrison, Peter (1987): Seabirds of the world : a photographic guide. Princeton University Press, Princeton. ISBN 0-691-01551-1
- Heidrich, Petra; Amengual, José F. & Wink, Michael (1998): Phylogenetic relationships in Mediterranean and North Atlantic shearwaters (Aves: Procellariidae) based on nucleotide sequences of mtDNA. Biochemical Systematics and Ecology 26(2): 145–170. COI:10.1016/S0305-1978(97)00085-9 PDF kompleta teksto
- Penhallurick, John & Wink, Michael (2004): Analysis of the taxonomy and nomenclature of the Procellariformes based on complete nucleotide sequences of the mitochondrial cytochrome b gene. Emu 104(2): 125-147. COI:10.1071/MU01060 (HTML resumo)
Eksteraj ligiloj
|