La granda londona smogo (aŭ fumnebulo) (angle The Great Smog = La Granda Smogo) komenciĝis en Londono la 5-an de decembro 1952. Pro la ekstrema aerpoluado dekmiloj suferis je spirproblemoj kaj mortis pro tio miloj. Jam antaŭe okazis gravaj smogoj en Londono (1873, 1880, 1882, 1891, 1948), sed neniu havis tiun efikon je la socio kiel tiu de 1952.
Post la dua mondmilito, la ekonomia kresko revigliĝis, la london-anoj hejtis denove forte per karbo, aperis omnibusoj anstataŭ elektraj tramoj, kreskis la aŭtomobila trafiko. Tio signifis daŭran multiĝon de la poluaĵoj en la aero.
En decembro de 1952 estiĝis altprema zono en sudo de Anglio kaj tiel fluis sur la grundo malvarmaj aeroj al Londono, dum la aero en la alto estis pli varma. Pro la malvarmo, la loĝantoj hejtis pli forte kaj la kamenoj eligis grandan mason da karba nebulo. La malbonan situon fortigis la emisioj de la fabrikoj kaj la energiaj centraloj. La poluaĵoj ne povis forlasi la grundan zonon pro la inversa aerfluo.
Matene de 5-a de decembro 1952, la aero estis ankoraŭ klara en Londono. Poste la humida aero malvarmiĝis ĝis kondensiĝa punkto kaj estiĝis la unuaj fumnubeloj. Vespere jam densiĝis la nebulo, la videbleco estis kelkmetroj. En la nokto kaj en la sekvaj tagoj, eĉ piedirantoj misvojis. La smogo malaperis ekde la 9-a de decembro 1952.
Sekvoj
Kiam la nebulo foris, oni povis konkludi kelkajn aspektojn. Evidentiĝis, ke la mortonombro preskaŭ triobliĝis en Londono dum la smogo (ĉefe inter la maljunuloj). La maksimuma koncentreco de sulfura dioksido estis 3,82 miligramoj je kuba metro en aero. Laŭ kalkuloj, entute mortis 4-12.000 homoj je sekvoj de la smogo. Inter la mortintoj multis la beboj, infanetoj, maljunuloj, same personoj kun pli fruaj spirproblemoj, kormalsanoj.
Kiel malfrua sekvo de la smog-katastrofo, oni akceptis la leĝon „Clean Air Act“ en 1956. Oni reduktis draste la nombron de la malfermitaj kamenoj. Post tio, la aerkvalito forte pliboniĝis en Londono kaj simila smog-katastrofo ne okazis ankoraŭfoje.