Granda akridotero | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Acridotheres grandis (Moore, 1858) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Granda akridotero (Acridotheres grandis) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Akridoteroj kiuj portas fruntajn krestojn.
Ĝi povas formi superspecion kun A. javanicus kaj ofte estas konsiderataj samspecifa; ĝi estis ankaŭ konsiderata samspecifa kun A. fuscus. Proponita raso infuscatus (priskribita el malsupra rivero Ĉindŭin, en okcidenta Birmo) estas konsiderata neseparebla el individuoj el la resto de la teritorio de la specio. Ĝi estas monotipa.
Temas pri tre nigra birdo kun tre fortikaj kaj flavoranĝaj beko kaj kruroj. Rimarkinda karaktero estas kresto de unuopaj plumoj kiuj malkombiĝas el la frunto. Krome estas blankaj flugilmakuloj kaj suba vosto kaj vostobordoj. Ĝi havas brunajn irisojn.
Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Laoso, Malajzio, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Acridotheres grandis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
|