Granda Ursa Lago | ||
---|---|---|
Granda Ursa Lago Nordokcidentaj Teritorioj (Kanado) | ||
lago | ||
Speco de la lago | restaĵo de vasta glaĉera lago | |
Ĉefaj elfluoj | Grand-Ursa Rivero | |
Areo de la baseno | 114 717 km² | |
Landoj de la baseno | Kanado | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 65° 55′ N, 120° 35′ U (mapo)65.924722222222-120.58416666667156Koordinatoj: 65° 55′ N, 120° 35′ U (mapo) | |
Supermara alteco | 156 m | |
Surfaca areo | 31 153 km² | |
Maksimuma longo | 293 km | |
Maksimuma larĝo | 188 km | |
Akva volumeno | 2 236 km³ | |
Maksimuma profundo | 446 m | |
Averaĝa profundo | 71,7 m | |
Borda longo1 | 2 719 km | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
La Granda Ursa Lago (angle Great Bear Lake, france Grand lac de l'Ours, slavie: Sahtu) estas la plej granda lago de Kanado, la kvare plej granda lago de Nordameriko, kaj la oke plej lago de la mondo.[1] La lago situas sur la Arkta Cirklo inter 65 kaj 67 gradoj de norda latitudo kaj inter 118 kaj 123 gradoj de okcidenta longitudo.
La lagakvo elfluas tra la rivero Granda Urso (Sahtu De) en la riveron Makenzio. La solaj komunumoj laŭborde de la lago estas Deline ĉe la sudokcidenta finaĵo kaj Echo Bay (NOT) ĉe la nordorienta flanko.
La denea sahtua nacio nomas sin laŭ la lago.
Prahistorio
La Granda Ursa Lago kuŝas inter du gravaj fiziografiaj regionoj: la Kazana Altebenaĵo, parto de la Laŭrenca tabulo, kaj la Enlanda prerio. Laŭorigine ĝi estis parto de antaŭglaĉera valaro kiun reformigis la eroziaj efikoj de glaĉermoviĝo dum la plejstoceno. Depost tiam la la lago spertis diversajn ŝanĝoj rezultantaj de tera resaltiĝo post la degelado de la glaĉeroj.`
Antaŭkambriaj rokoj de la Laŭrenca tabulo konsistigas la orientan randon de la Brako McTavish. Ĉi tiuj antaŭkambriaj rokoj siavice konsistas el sedimentaj kaj metamorfaj deponaĵoj kun aldonaj igneaj entrudaĵoj formantaj digojn kaj sojlojn.
Klimato
Inter 1950 kaj 1974 oni kolektis la sekvajn klimatdatumojn ĉe Port Radium:
Monato | Temperaturo ( °C) |
Precipitaĵo (mm) |
Hela sunbrilo (horoj) |
---|---|---|---|
Jan | –27.0 | 11 | 0.19 |
Feb | –27.0 | 8 | 1.82 |
Mar | –19.1 | 14 | 7.57 |
Apr | –10.7 | 6 | 16.03 |
Maj | +1.2 | 14 | 21.76 |
Jun | +9.0 | 14 | 23.16 |
Jul | +12.0 | 35 | 18.54 |
Aŭg | +10.6 | 43 | 11.97 |
Sep | +5.3 | 25 | 6.20 |
Okt | –3.2 | 27 | 2.85 |
Nov | –14.8 | 25 | 0.39 |
Dec | –23.0 | 14 | 0.00 |
Meze | –7.2 | 10 | |
Sumo | 236 |
Vidu ankaŭ
Piednotoj
- ↑ Great Bear Lake Arkivigite je 2008-03-31 per la retarkivo Wayback Machine. The Canadian Enyclopedia.
Eksteraj ligiloj
- Great Bear Lake Watershed Arkivigite je 2008-09-07 per la retarkivo Wayback Machine
- anglalinga datumaro pri mondaj lagoj Arkivigite je 2011-06-05 per la retarkivo Wayback Machine
- prahistorio de la lago (paĝoj same anglalingvaj)