Granda Moskeo de Halepo | |||
---|---|---|---|
| |||
moskeo | |||
Lando | Sirio vd | ||
Situo | Halepo | ||
Situo | |||
Geografia situo | 36° 11′ 58″ N, 37° 9′ 25″ O (mapo)36.19949166666737.156911111111Koordinatoj: 36° 11′ 58″ N, 37° 9′ 25″ O (mapo) | ||
| |||
La Granda Moskeo de Halepo (arabe: جامع حلب الكبير Ĵami' halab al-kabir) aŭ la umajada Moskeo de Halepo (جامع بني أمية بحلب ĵami' bani umajah bi-halab) estas la plej granda kaj unu el la plej malnovaj moskeoj en la urbo de Halepo, Sirio. Ĝi situas en distrikto Al-Ĵalum de la Malnova Urbo de Halepo.
Ĝi estis monda heredaĵo de Unesko, sed estis detruita dum batalado en la siria civila milito en aprilo 2013.
La moskeo estis supozeble la hejmo de la restaĵoj de Zeĥarja, la patro de Johano la Baptisto. Ĝi estis konstruita en la komenco de la oka jarcento. Tamen, la lasta konstruaĵo datiĝas de la 11a tra 14a jarcentoj. La minareto estis konstruita en 1090.
Bildoj
- Ĝenerala vido, antaŭ la pereo de la minareto en aprilo 2013
- La sanktejo de Zeĥarja ene de la Moskeo
- La minareto, antaŭ sia pereo en aprilo 2013
- Fontoj
- Minbar aŭ predikejo de la Moskeo
- Panoramo ekde citadelo, antaŭ la pereo de la minareto en aprilo 2013
- Minareto, antaŭ sia pereo
- Korto
- Loko ene de Halepo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.