Grand Theft Auto 2 | |
---|---|
| |
Disvolvo | DMA Design |
Eldoninto | Rockstar Games |
Distribuo | Take-Two Interactive |
Direktoro | Alex De Rakoff |
Scenaro | Dan Houser |
Serio | Grand Theft Auto |
Platformo | Sega Dreamcast |
Licenco | senpaga programaro |
Ĝenro | Objektiva pafludo |
Ludomaniero | Unuope, grupe en Interreto |
Necesaj komponaĵoj | Vindozo 95/98; Pentium 200 MHz; Grafika karto kun 1 MB da RAM; 65 MB da libera spaco sur malmola disko; 32 MB da RAM; Sonkarto; 4x CD-ROM-legilo; DirectX 6.1 aŭ pli nova; DirectX kompatibila grafika karto |
Regilo | komputila klavaro |
PEGI-klasifiko | PEGI 18 |
ESRB-klasifiko | Mature (Adoltoj) 17+ |
Grand Theft Auto 2 (mallongigite GTA 2) estas videoludo publikigita en la tuta mondo la 22-an de oktobro 1999 de DMA Design por Vindozo, PlayStation, Sega Dreamcast kaj Game Boy Color. Ĝi estas la sekvo de la pridiskutata Grand Theft Auto en la samnoma serio. Rockstar oferas senpage la version por PK; origine la ludo ne funkciis sub Vindozo XP, sed nun la problemo estas forigita.
La bandoj
GTA 2 disvolviĝas en urbo komponita el tri insuloj, en kiuj sep bandoj interbatalas. En la unua insulo loĝas la verdaj Loonies, la bluaj Jazukanoj (la japana mafio) kaj la Zaibatsu.
La dua estas loĝata de la Redneck (la sudista mafio), la Zaibatsu kaj la SRS aŭ Sciencistoj (la tekno-trompokliko). Fine en la tria insulo interbatalas la oranĝkoloraj Hare Krishna (religia mafio), la komunistoj de la rusa mafio kaj ankoraŭ la Zaibatsu.
La lakeoj de tiuj bandoj, krom ke nomos vin diversmaniere (Gecko, Kosai, Jumbo, Malmola Osto, Rooster, THG-303, ktp.) donos al vi farendajn kontraŭleĝajn laborojn. Supre de la ekrano ĉeestas stango, kiu indikas la respekton, kiun havas ĉiu bando por la ludanto. Se la respekto abundas, la ludanto povos plenumi pli malfacilajn misiojn, dume se la nivelo estas subnula, la ludanto estos atakata de la bandanoj.
En ĉiu scenejo ekzistas ununura savadopunkto, preĝejo (komencopunkto de ĉiu insulo) en kiu pastro petas iom da dolaroj (50.000 en la unua nivelo, sed la cifero plialtiĝas en la postaj) por savi la animon kaj la progresojn de la ludanto.
Rekonstruo
Anywhere City estas la loko en kiu disvolviĝas Grand Theft Auto 2. La urbo ne havas similaĵojn kun ia vera urbo, fakte la urbo estas prezentata en estonta jaro, kvankam la enkonduka video estis filmita en Nov-Jorko. La urbo estas dividata en tri sektoroj: Centra Distrikto, Rezida Kvartalo kaj Industria Distrikto. La urbo estas kunmetita el krimuloj kaj estas jam en kolapso sen higiennormoj kaj leĝoj.
Ludmaniero
La ĉefa aktivado en la ludo estas la ŝtelo de aŭtomobiloj, ĉu el parkejo, ĉu rekte el la strato. Ene de la scenejo oni povas trovi armilojn, pilolojn, kiuj povas doni nevenkeblec- aŭ konfuzefikojn, kirasojn kaj GTA2-markojn, kiuj povas obtenigi plusojn.
Kronologio de la serio |
---|
Erao GTA 1 1961 – London, 1961 Erao GTA 2 2013 – Grand Theft Auto 2 Erao GTA 3 1984 – Vice City Stories Erao GTA 4 2008 – Grand Theft Auto 4 |
Ekspluatatas vidaĵo el la supra parto por igi la ludon tuja kaj samtempe grafike plaĉa kaj malpeza por ne lacigi la tiamajn komputilojn. La kugloj estas prezentataj de oranĝkoloraj bilderoj kaj la rolulojn oni ekkonas dank’al surhavata vestaĵo (ĉeestas ekzemple la klonoj de Elvis kun blanka vestaĵo).
Sume la ludmekanikoj estas tre similaj al tiuj de la unua GTA, sed la grafikon oni multe plibonigis kaj oni plivastigis preskaŭ ĉiujn aspektojn de la ludo: ĉefe, krom la multfaktaj bando- kaj respektosistemo antaŭe priskribitaj, oni aldonis la vundopoentojn kaj la eblon salti per laŭcela klavo. Polico estas multe pli organizata kaj povas interveni ankaŭ kun la SWAT aŭ eĉ kun la armeo.
La ludostrukturo estas sufiĉe simpla, sed tio ne malebligis al la ludo konkeri grandan famon en la tuta mondo. Cetere, ĉar la grafiko estas tre stiligita, ği neniam kontraŭiris al problemoj pri la perforto, tipa de la serio GTA.
Armiloj
Uzeblaj piede
Pistolo, duobla pistolo, elektra pistolo, Uzi kun silentigilo, pumpilfusilo, molotov, flamĵetilo, fuzilĵetilo.
Uzeblaj ene de aŭtomobilo
Bombaŭto, Uzi, mitralo sur aŭto, minoj, fuelujo, kanono, akva kanono.