Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun grenato grenado (eksplodaĵo).

granato Granato estas skarlate ruĝa frukto de granatujo, simila al pomo, kun ledeca ŝelo, supre (sub la kaliko) kun 5-7, malsupre kun 3-4 kernoĉambretoj. Ĝi enhavas multajn grajnojn kun acidete dolĉa gusto.

Oni pretigas el la fruktoj refreŝigan trinkaĵon. Oni ankaŭ uzas ĝian sukon aŭ siropon por prepari la iranan kaj irakan stufaĵon fesenĝano.

La granato ekde antaŭ nelonge ankaŭ konsideriĝas kiel afrodiziigaĵo, ĉar ĝi altigas la nivelon de testosterono tiel ĉe viroj kiel ĉe virinoj.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.