
Graflando an Dúin | |||
Irlande: | 'Contae an Dúin' | ||
---|---|---|---|
![]() | |||
| |||
Geografia situo | 54° 22′ N, 5° 56′ U (mapo)54.36-5.94Koordinatoj: 54° 22′ N, 5° 56′ U (mapo) | ||
county of Northern Ireland • historic county of the United Kingdom | |||
Statistikoj | |||
Provinco: | Munster | ||
Ĉefurbo: | Downpatrick | ||
ISO-kodo: | IE-KY | ||
Areo: | 2465 km² | ||
Loĝantaro (2006): |
454 000 | ||
retejo: www.kerrycoco.ie | |||
Graflando an Dúin (angle Down) estas unu el ses historiaj graflandoj de Nordirlando.
Geografio
La graflando situas inter la golfo Carlingford Lough, la rivero Bann, la golfo Belfast Lough kaj la Irlanda maro. La pejzaĝo estas formita de la lasta glaciepoko. Relative altaj montoj ekzistas en la sudo de la graflando nome en montaro Mourne kaj en la mezo de la graflando nome en Clieve Croob.
Historio
La graflando havas longan historion. Oftas megalitaj konstruaĵoj, kiuj parte ĝis hodiaŭ estas viziteblaj. La historia batalo de Mag Ráth (Moira en la graflando an Dúin) en la jaro 637 konserviĝis en mita formo en la rakonto Cath Maige Rátha en la verko Leabhar BuidhDe Lecain („La flava libro de Lecan“).
Al la graflando apartenas ankaŭ la malgranda vilaĝo Millisle. Tie la bieno Millisle Farm de majo 1938 ĝis sia fermo en la jaro 1948 estis la nova hejmo de ĉ. 300 judaj infanoj kaj junuloj el Germanujo. Ili estis savitaj de la nazioj.
Ekonomio
25 % de la agrikulture uzebla areo estas uzata por agrikulturo (sekalo, terpomoj, legomo), 75 % por bestobredado (bovoj, porkoj, birdoj, ŝafoj). Laŭlonge de la marbordo la homoj faras fiŝkaptadon. Tie ankaŭ situas fama kaj grava marbanejoj.
En la ĉirkaŭo de Belfasto estas industrio. La plej gravaj branĉoj estas maŝinkonstruado, elektro- kaj komputil- respektive tekstila industrio.
Urboj
- Ardglass
- Banbridge
- Bangor
- Comber
- Downpatrick
- Dromore
- Dundonald
- Holywood
- Kilkeel
- Lisburn (apartenas parte al la graflando Aontroim)
- Moira
- Newcastle
- Newry
- Newtownards
Vidindaĵoj

- Dolmeno de Annadorn
- Audleystown (kairno)
- ŝtoncirklo de Ballynoe
- Ballystokes
- Drumena Cashel, (Dun)
- kortotombo de Dunnaman (Court Tomb)
- Finnis Souterrain
- Giant’s Ring (ŝtoncirklo)
- Goward (portaltombo)
- Inch Abbey
- Burgo Jordan, Burgo an Chaoil
- Kilfeaghan (portaltombo)
- Kilkeel (portaltombo)
- Kilteagh (dolmeno)
- preĝejo ĉe la St. John’s Point
- preĝejoj de Killevy
- Legananny (dolmeno)
- Millin Bay (kairno)
- Nendrum-Kloster
- Burrenwood