Departemento Gracias a Dios | ||||
---|---|---|---|---|
Departemento | ||||
departemento de Honduro [+] | ||||
Lando | Honduro | |||
Ĉefurbo | Puerto Lempira | |||
- koordinatoj | 15° N, 84° U (mapo)15.266408333333-83.772530555556Koordinatoj: 15° N, 84° U (mapo) [+] | |||
Areo | 16 997 km² (1 699 700 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 90 765 [+] (2013) | |||
Horzono | UTC-06:00 [+] | |||
ISO 3166-2 | HN-GD | |||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Gracias a Dios Department [+] | ||||
Departemento Gracias a Dios (hispane "Dankon al Dio") estas unu el la 18 departementoj, per kiuj la Centramerika lando Honduro estas dividita. La hodiaŭa departementa ĉefurbo estas Puerto Lempira; ĝis 1975 la ĉefurbo estis Brus Laguna. Unufoje parto de la Moskita Marbordo, la departemento formiĝis en 1957 el ĉiom da la Moskita teritorio kaj partoj de la departementoj Colón kaj Olancho. Gracias a Dios estas iom ne-alirebla per teraj vojoj, kvankam tieaj flugkompanioj aviadilas al la ĉefaj urboj.
Departemento Gracias a Dios kovras areon de 16 630 km² entute, kaj en 2005 havis taksitan popolnombron de 76 278 loĝantoj. Kvankam ĝi estas la dua plej granda departemento laŭ tera etendo en la lando, ĝi malabundas loĝantare, kaj enhavas vastajn pinajn savanojn, marĉojn, kaj pluvarbarojn. Tamen, la pligrandiĝado de la agrikultura limo estas ĉiama minaco al la natura abundo de la departemento.
Geografio
Ĝi enhavas la Lagunon Caratasca, la plej granda laguno tia en Honduro. La plej orienta pinto estas la Kabo Danke al Dio.
Municipoj
- Ahuas
- Brus Laguna
- Juan Francisco Bulnes
- Puerto Lempira
- Ramón Villeda Morales
- Wampusirpi