la regiono de la nuna Grabfeld - sur karto de la tie aktiva banko Volksbank Raiffeisenbank Rhön-Grabfeld eG

GrabfeldGrabfeldgau estas regiono en Germanujo en la landliimaro de Suda Turingio kaj Norda Bavario. Ĝia maksimuma alteco estas de 679 metroj, norde de la Majnfrankonia tabulo, inter Rhön kaj la antaŭaĵoj de Turingia Arbaro. Klimate kaj terenkultiveblece ĝi estas benata. La dialekto estas eostfrankonia. Centro ĝia estas inter la urboj Bad Königshofen kaj Mellrichstadt.

Historio

Grabfeld estas iama eostfrankonia govio, kie ekde 819 menciitis suverenantaj grafoj. En dokumento de 813 separite envicigatas orienta kaj okcidenta partoj. Ĉi-lasta etendiĝis en la frua mezepoko longen suden, nome ĝis la ĉirkaŭaĵoj de Schweinfurt kaj Geldersheim. Tiam ekzistis ankaŭ multaj subgovioj (Banzgau, Haßgau, Baringau, Tullifeld, Saalgau, Weringau, Westergau, Gozfeld kaj aliaj). Sed Fulda situante trans Rhön jam estis parto de la okcidento (latine: Grapfeld occidentalis).

Grafoj de Grabfeld estis la Popponidoj (aŭ frankonaj babenbergoj):

  • Poppono la 1-a (Grabfeld): 819/839 grafo je Saalgau (apud Hammelburg)
  • Burĥardo la 1-a: 837 ĝis post 857 grafo je Grabfeldgau[1]
  • Kristiano: mencio en 857 kaj post 866[2]
  • Adalberto (filo de Poppo la 2-a): 898/915 suvereno de Grabfeld
  • Poppo la 3-a: † 945, filo de Adalberto, grafo de Grabfeld kaj Tullifeld (teritorioj nordeoste de Wasserkuppe)

En 1057 lia episkopa moŝto Adalbero de Würzburg donis la tuton al la pola reĝino Richeza. Post ties morto ree posedantis la würzburg-anoj. Komence de la floranta mezepoko suverenis tie la senjoroj de Wildberg. Estante alodaĵo de la Burggrafujo Würzburg multaj partoj de Grabfeld venis en 1157 en la manojn de Hennebergio (en 1190: linio de Botenlauben; en 1274: linio de Aschach-Römhild).

La hodiaŭaj eroj de Malsupra Frankonio akiritis ekde 1353 fare de Würzburg. La urbo kaj la medioj de Römhild venditis en 1548 al la grafoj de Mansfeld. De ili ĝi iĝis en 1555 parto de la Elektoprinclando Saksio. La ekzisto de Duklando Saksio-Römhild sekurigis inter 1680 kaj 1710 ankoraŭ, por la daŭro de tri jardekoj, certan memstarecon antaŭ integriĝo en la Dukujon Saksio-Meiningen.

Ostheim vor der Rhön donitis en 1572 al Saksio-Koburgo-Eisenach estante ekde 1741 administradujo de la Granddukujo Saksio-Vajmaro-Eisenach. Kiel eksklavo ĝi turingiiĝis. En 1945 Ostheim okupitis fare de la Usona Armeo kaj iĝis eksklavo turingia en Bavario.

Muzeoj

Inter 1949 kaj 1990 dum fare de komunistoj malhelpita unuiĝo de Germanujo landlimo inter GDR kaj la libera parto de Germanujo kondukis meze trans Grabfeld. En Behrungen kreitis je memoro de la nefeliĉa separiĝo de Grabfeld speciala muzeo (Deutsch-deutsches Freilandmuseum). Museum in der Schranne en Bad Königshofen estas la dua muzeo samcela. Tie krome eksponatas elfosaĵoj pri la prahistorio de Grabfeld.[3]

Bagatelaĵoj

  • En la poemo Lied der Franken Joseph Victor von Scheffel ankaŭ mencias Grabfeld-on.[4]
  • En ĉiuj partoj de Grabfeld ĉiutempe flegitis parolado de tipe majnfrankonia dialekto.
  • Pri la etimologio de Grabfeld akre disputatas ĝis hodiaŭ. Ĝi simple neklaras.
  • Ekde 1994 aŭtoklubanoj de Bad Königshofen organizas ralion kiu nomiĝas ADAC-Grabfeldrallye (en junio aŭ julio). Startejo kaj celo estas en Sulzdorf an der Lederhecke.[5]

Referencoj

  1. Alfred Friese: Zur Herrschaftsgeschichte des fränkischen Adels, p. 96
  2. Reinhard Wenskus: Sächsischer Stammesadel und fränkischer Reichsadel, p. 280
  3. muzea hejmpaĝo
  4. ... und seh’ die Lande um den Main zu meinen Füßen liegen. / Von Bamberg bis zum Grabfeldgau / umrahmen Berg und Hügel / die breite stromdurchglänzte Au.
  5. historio ralia

Literaturo

  • Leo W. Hamm: Das Grabfeld – Landschaft zwischen Vorrhön, Haßbergen und Frankenschwelle (=Rhönwacht, 3), 1995, p. 2–4, ISSN 0936-1723
  • Norbert Klaus Fuchs: Das Heldburger Land. Ein historischer Reiseführer. Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2013, ISBN 978-3-86777-349-2.
  • Das Grabfeld: jarlibro pri kulturo, historio kaj moroj de Grabfeld

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.