Gründelbach | |
---|---|
la rivero proksime de Utzenhain | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Germanio |
Longeco | 9,209 km |
Fluo | |
Fonto | en la montaro Hunsrück |
- Alteco super marnivelo | 440 m |
Enfluejo | ĉe Sankt Goar en la riveron Rejno |
- Alteco | 70 m |
Altecodiferenco | 370 m |
Geografio | |
La rivereto Gründelbach situas en la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio. Ĝi longas nur 9 kilometrojn kaj menciiĝas ĉi tie precipe pro sia situo proksime de la historia burgo Rheinfels, parto de la monda kultura heredaĵo Meza Rejna Valo. La rojo fontas en la mezalta montaro kaj pejzaĝa regiono Hunsrück [prononco "Hunsryk"], proksime de la germana aŭtovojo A61, kaj fluas proksimume orienten, ĝis enfluo en la riveron Rejno. La rivereta valo estas relative kruta kaj agrikulture malmulte uzata, grandkvante la bordo estas arbara, estas multaj salikoj kaj alnoj. Nur fine de la rivera valo, proksime de la ruino de la burgo Rheinfels, ekzistas pluraj valobordaj vitejoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.