Ilmenau | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urba komunumo de Germanio • universitata urbo • minejurbo • large district town | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 98693 • 98694 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 39 127 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 233 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 41′ N, 10° 55′ O (mapo)50.68722222222210.914166666667Koordinatoj: 50° 41′ N, 10° 55′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 500 m [+] | ||||
Areo | 168,18 km² (16 818 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ilmenau [+] | |||||
Ilmenau [ILmenaŭ] estas urbo en la germana federacia lando Turingio. La urbo situas borde de la rivero Ilm kaj estas la plej granda urbo de la samnoma distrikto Ilm. Fine de la jaro 2022 la urba komunumo havis 39 127 loĝantojn.
Historio
lmenau estis fondita en la 13-a jarcento, kiam ĝi unue estas nomita en 1273. Ekde 1341 ĝi havas kelkajn urborajtojn. Inter 1660 kaj 1920 ĝi apartenis al la dinastio de Saksio-Vajmaro, pli frue la regantoj ĉirkaŭ Ilmenau estis la dinastio de Kevernburg, de Schwarzburg kaj de Henneberg (Meiningen).
Inter 1471 ĝis 1626, kuprominado faris gravan kontribuon al la ekonomio de Ilmenau. En 1611, tiuj minoj produktis laŭtaksajn 38 tunojn da kupro kaj 188 kg da arĝento. Produktado atingis tiujn nivelojn denove en la 1730-aj jaroj, dum mallonga reenkonduko de kuprominado sub la gvidado de Johann Wolfgang von Goethe. Poste, en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, fluorspato kaj mangano estis elminitaj ĉi tie.
En la frua 19-a jarcento, Ilmenau estis unu el pluraj lokoj kie homoj iris por akvokuradotraktadoj en hidropatejojn. La hidropatejo de Ilmenau estis servita fare de la doktoroj Schwabe, Fitzler, Baumbach, kaj Preller. Ĝis 1870, Ilmenau restis urbeto de ĉirkaŭ 3000 loĝantoj, sed tiam la industria revolucio atingis la urbon. Kelkaj fabrikoj por porcelano (Graf von Henneberg Porzellan, ekde 1777), vitrovaroj (la Sofienhütte ekde 1852) kaj ludiloj formiĝis. En 1879 la urbo ricevis fervojan interligon al Erfurto (norden), 1881 al Gehren / Großbreitenbach (sudorienten) kaj 1904 al Schleusingen (sudokcidenten). Krom la ĉefstacidomo ekzistas ankoraŭ tri haltejoj ĉe Stacidomo de Ilmenau Bad, Ilmenau-Pörlitzer Höhe kaj ĉe Ilmenau-Roda. En 1880 fonditis en Ilmenau la societo Thüringerwald-Verein.
La universitato estis fondita en 1894 kiel Thüringisches Technikum. Nun, ĝi estas la Teknika Universitato Ilmenau, kie la Internaciaj studentaj semajnoj (ISWI) okazas ĉiun duan jaron. La eŭropaj ĉampionadoj de sledado (organizitaj fare de la asocio FIL) okazis en la jaro 1934-a en la urbo.
Dum la lastaj jaroj de la Dua Mondmilito, Ilmenau estis la loko de fabrikado unusida batalantoversio de la Horten Ho 229 V6 (Versio 6), reagaviadiloj.
En 1952 la Distrikto Ilmenau estis fondita. Ĝi havis areon de proksimume 380 kvadratmetroj kun populacio de ĉirkaŭ 70 000 loĝantoj. Ilmenau estis la ĉefurbo de tiu distrikto. Ekde la 1970-aj jaroj konstruitis la moderna loĝejzono Stollen. En 1993 okazis la premieroj de la Internaciaj porstudentaj semajnoj. En 1994 ĝi estis kunfandita kun Distrikto Arnstadt en la nordo al la nova Distrikto Ilm kun Arnstadt kiel ĉefurbo.
Urbopartoj (de 2020)
- Bücheloh
- Frauenwald
- Gehren
- Gräfinau-Angstedt (kun la forlasita loko Dietrichswinde)
- Grenzhammer (neoficiale)
- Heyda: tie troviĝas ankaŭ la bela Akvobaraĵo Heyda
- Jesuborn
- Langewiesen
- Manebach
- Möhrenbach
- Oberpörlitz (kp. Pörlitz-altaĵo)
- Oehrenstock
- Pennewitz
- Roda
- Stollen
- Stützerbach
- Unterpörlitz
- Wümbach[1]
Vidindaĵoj
Servoj
Faktoj
Elstaruloj kun ligoj al la urbo
- Andrea Henkel, biatletisto
- Andreas Libavius, ĥemiisto
- André Lange, bobisto
- Corona Schröter, kantistino
- François Ignace de Wendel, entreprenisto
- Friedrich Hofmann, verkisto
- Fritz Reenhardt, nazia ministro
- Fritz Sauckel, nazia politikisto kaj krimulo
- Jan Behrendt, sledisto
- Jens Müller, sledisto
- Johann Christian Hertzer, urbestro
- Johann Friedrich Wilhelm von Charpentier, geologo
- Johann Poppo von Greiner, bibliotekinspektisto kaj rinca edukisto en Vajmaro
- Karl Friedrich Schwanitz, juĝisto kaj fremdultrafikfakulo
- Karl Ludwig von Knebel, poeto
- Marie Gutheil-Schoder, soprano
- Matthias Platzeck, politikisto
- Paul Fliedner, urbestro
- Paul Löbe, politikisto
- Peter Sendel, biatleto
- Peter Smalun, dezajnisto
- Richard Wiesel, kuracisto kaj banterapiisto
- Robert Döpel, nukleara fizikisto
- Stefan Krauße, sledisto
- Theophil Großgebauer, teologo
- Ute Oberhoffner, sledisto
- Wilhelm Friedrich Hezel, orientalisto
- Wolfram Fiedler, sledisto
Vidu ankaŭ
- Gabelbach-konkurso monta por aŭtoj kaj motocikloj
- Linden-strato, centra vojo kun kinejo
- Migradopado Von Bach zu Goethe
Literaturo
- Ĝenerale
- Paul Bleisch: Bilder aus Ilmenaus Vergangenheit. Ilmenau 1910, 1987 (Reprinto). ISBN 3-7463-0053-3
- Claudia Fiala, Karl-Heinz Veit, Rainer Paschy: Ilmenau, Goethestadt und Universitätsstadt. Verlagshaus Thüringen, Erfurt 1998. ISBN 3-89683-123-2
- Silke Leisner kaj aliaj: ILMENAU - Beiträge zur Geschichte einer Stadt. Frankenschwelle, Hildburghausen 1998. ISBN 3-86180-043-8
- Hanno Müller: Ilmenau. Verlagshaus Thüringen, Erfurt 1992. ISBN 3-86087-032-7
- Johann August Friedrich Schmidt: Historisch-topographische Beschreibung der Bergstadt Ilmenau. Ilmenau 1839.
- Fakliteraturo
- Gerhard Schlössinger: Zwischen Ilmenau und Schwarzburg. Greifenverl., Rudolstadt 1967.
- Willi Ehrlich: Ilmenau - Gabelbach - Stützerbach. Die Goethe-Gedenkstätten und der Wanderweg „Auf Goethes Spuren“. Nationale Forschungs- und Gedenkstätten der Klassischen Dt. Literatur in Weimar, Weimar 1989. ISBN 3-7443-0007-2
- Stephan Dahmen, Claudia Fiala: St. Jakobus Ilmenau. Schnell & Steiner, Regensburg 1995.
- Julius Voigt: Goethe und Ilmenau. Unter Benutzung zahlreichen unveröffentlichten Materials dargestellt. Xenien-Verlag, Leipzig 1912, 1990 (Reprint). ISBN 3-7463-1658-8
- Kurt Steenbuck: Silber und Kupfer aus Ilmenau. Ein Bergwerk unter Goethes Leitung. Böhlaus Nachfolger, Weimar 1995, 2002. ISBN 3-7400-0967-5
- Wilfried Nax, Carola Rittig, Petra Lindner: Die Technische Universität Ilmenau. Sutton, Erfurt 2003. ISBN 3-89702-603-1
- Arne Martius: Zwangsarbeiter in Ilmenau. Ilmenau 2004. ISBN 3-00-016747-1
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- poemo Ilmenau la 3-a de septembro 1783 de Goethe germanlingve en la projekto gutenberg.de