Grábóc [grAbOc] estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Bonyhád.
Bazaj informoj
- Areo: 14 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.2895/18.608
- Loĝantaro: 200
- Poŝtkodo: 7162
- Telefonprefikso: 74
Situo
Grábóc situas en valo de rojo, fine de sakovojo. Szekszárd troviĝas 15, Bonyhád 8 km-ojn for.
Historio
En la 14-a jarcento abatejo fondigis. En 1580 serbaj rifuĝintoj alvenis el Dalmatio, kiuj en 1741 fondis ortodoksan abatejon. Poste ankaŭ germanoj alvenis. Iliaj posteuloj estis deportitaj al Germanio post la 2-a mondmilito, dume rifuĝintaj hungaroj alvenis. Dum la socialismo en la funkcianta ortodoksa abatejo vivis en ekzilo la bulgara ĉefreligiulo. La serba abatejo ankaŭ nun funkcias kaj samtempe estas kermesejo.
Vilaĝservo estas migra poŝto.
Vidindaĵoj
- romkatolika Preĝejo Ĉieliro de Maria (Grábóc) de 1795
- golgoto apud la preĝejo
- baroka Serba ortodoksa preĝejo (Grábóc), ankaŭ abatejo kaj pilgrimloko
- ruinaĵo de abatejo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.