Gouessant | |
---|---|
![]() | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 41 km |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 316 m |
Enfluejo | Manika Markolo (Atlantiko) |
- Alteco | 0 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Bretonujo |
Rivero en Francujo (Eŭropo) | |
La Gouessant estas almara rivero 41 kilometrojn longa, en norda Bretonujo, Francujo. Ĝi enfluas en la Manikon ĉe Morieux en la golfeton de Sankta Briego, en estuareto.
Ĝi naskiĝas apud Collinée. Ĝia fonto situas 316 metrojn alta. Ĝi trafluas la urbon Lamballe.
De Pont Rolland al la kapelo Saint Maurice

Piedĉirkaŭiro en la regiono de Morieux
Laŭlonge de la enfluejo, pado sekvas la riveron de Pont Rolland al la kapelo Saint Maurice de Morieux, laŭ la dekstra bordo. La promenado daŭras tri kvaronoj de horo.
Je Pont Rolland, situas la baraĵo almonte kaj la akvocentralo alvale. Ĝi estis konstruita en 1935. Pont Rolland situas en la komunumo de Hillion.

La akvocentralo de Pont Rolland sur la rivero Gouessant
En tiu enfluejo, la rivero fosis profunde la rokegojn.
|
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.