Gottlieb Muffat
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1690 (1690-04-25)
en Passau
Morto 9-an de decembro 1770 (1770-12-09) (80-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana franca
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Patro Georg Muffat
Okupo
Okupo orgenisto komponisto

Gottlieb Muffat (* 1690 en Passau; † 1770 en Vieno) estis Aŭstra orgenisto kaj komponisto.

Muffat estis filo de la komponisto Georg Muffat kaj lernanto de Johann Joseph Fux. En la jaro 1717 imperiestro Karlo la 6-a nomumis lin ĉambrorgeniston, kaj Muffat instruis ties infanojn muzike. En 1764 Muffat estis pensiita.

Muffat verkis ekskluzive komponaĵojn por orgeno kaj klaviceno, inter ili multnombrajn fugojn kaj tokatojn. Liaj komponaĵoj por la klaviceno aperis sub la titolo „Componimenti musicali“ (1739).

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.