Gotki
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 28° 0′ N, 69° 19′ O (mapo)28.00638888888969.315Koordinatoj: 28° 0′ N, 69° 19′ O (mapo) [+]
Alto 72 m [+]
Gotki (Sindo)
Gotki (Sindo)
DEC
Gotki
Gotki
Situo de Gotki
Gotki (Pakistano)
Gotki (Pakistano)
DEC
Gotki
Gotki
Situo de Gotki

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ghotki (city) [+]

Gotki (urdue گھوٹکی‎) estas urbego en provinco Sindo (Pakistano). Ĝi estas sidejo de la samnomaj kantono kaj distrikto.

Mirinda domo en Gotki

Bazaj informoj

Geografio

Gotki situas sur ebenaĵo malpli ol 8 mejlojn de la Induso. Karaĉio troviĝas 418, Fajsalabado 527, Lahoro 626, Peŝavaro 700, Rawalpindi 717, Islamabado 728 kilometrojn (aere) .

Historio

Gotki estis fondita en 637, sed iom poste la vilaĝo forlasiĝis. En 695 fiŝkaptistoj alvenis kaj nomis la vilaĝon kiel "Miani". Sed kiam la rivero ŝanĝis sian kurbon, la homoj foriris. Post la brita konkero en 1847 la grundo estis irigaciita, la urbeto estis municipo kaj sidejo de distrikto en 1855. Fervoja akcidento okazis en 2005 kun iom pli, ol cent viktimoj.

Pordego

Ekonomio

Gotki estas komerca centro pri agrikulturaj varoj. En la najbareco la fekunda grundo produktas tritikojn, kotonojn, rizojn, sukerkanojn. En la urbego oni produktas potojn, pipokapojn kaj ĉizitajn kaj kolorigitajn lignojn. Ĉirkaŭ 10 km for de Gotki estas gastavolo en la profundo.

Loĝantaro

Loĝantaro
19611972198119982012
6 95619 27528 83751 40161 296
Faruno-muelejo en Gotki

Trafiko

Gotki situas laŭ la arteriaj fervojo kaj aŭtovojo Karaĉio-Lahoro.

Klimato

En Gotki somere estas varmego kun mezaj ĉiutagaj temperaturoj de 35 °C. La vintro estas milda, neniam frostas. La jara precipitaĵo ne estas sufiĉa por la agrikulturo.

Fontoj

  • WikiTrans
    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.