Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gorgier-St-Aubin (stacidomo). |
Gorgier | |
---|---|
Blazono de Gorgier | |
Kastelo de Gorgier | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Neŭŝatelo |
Distrikto | Boudry |
Koordinatoj | 46° 54′ 20″ N 6° 46′ 50″ O / 46.90556 °N, 6.78056 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 20″ N 6° 46′ 50″ O / 46.90556 °N, 6.78056 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1922 |
Areo | 13,97 km² |
Alteco | 491 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2023 |
Komunumkodo | 6410 |
Mapo de Gorgier | |
Gorgier estas komunumo en la distrikto Boudry en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 1922 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Gorgier situas en la regiono La Béroche, 15 kilometrojn okcidentosudokcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo kaj etendiĝas de la impresa rokokaldrono Creux-du-Van de la Neŭŝatela Ĵuraso en nordokcidento ĝis al la bordo de la Lago de Neŭŝatelo en sudoriento. La komunumo konsistas el la vilaĝo Gorgier, la vilaĝetoj Chez-le-Bart kaj Derrière-Moulin, kaj multnombraj izolitaj bienoj sur la suda deklivo de la Ĵuraso.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,98 km², de kiuj 56,2% estas kovritaj de arbaro, 33,3% servas por agrikulturo kaj 8,3% por setlado.[1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Gorgier limas en nordo al Boudry, en oriento al Bevaix, en sudo al la Lago de Neŭŝatelo, en okcidento al Saint-Aubin-Sauges, en okcidentonordokcidento al Montalchez, en nordokcidento al Provence (VD), kaj en nordnordokcidento al Val-de-Travers.
Trafiko
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 10 de Neŭŝatelo al Yverdon-les-Bains. La svisa aŭtovojo A5 pasas sub la vilaĝo Gorgier en tunelo. La plej proksima alveturejo al la aŭtovojo situas 1 kilometron okcidente de la komunumo en Saint-Aubin-Sauges. La komuna stacidomo de Saint-Aubin-Sauges kaj Gorgier ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al Yverdon troviĝas ekzakte sur la limo inter la du komunumoj. De Gorgier krome kondukas buslinioj al Yverdon, Provence kaj Boudry.
Historio
La unua dokumenta mencio de Gorgier datiĝas el la jaro 1252 kiel Corgie. Ĉe la lagobordo estis trovitaj restaĵoj kaj objektoj de setlejoj de la neolitiko kaj de la Hallstatt-kulturo. Estis trovitaj menhiroj kaj ruino de romia vilao kaj burgonja tombokampo el la 2-a kaj la 3-a jarcento. Dum mezepoko ĝis 1831 Gorgier estis parto de la samnoma senjorujo, kies sidejo estis la Kastelo de Gorgier.[2]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Gorgier – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
- Kastelo de Gorgier
- Lagobordo apud Gorgier, kie estis trovitaj neolitikaj setlejoj
- Rokokaldrono Creux du Van en Neŭŝatela Ĵuraso sur la teritorio de Gorgier