Gordués | |||
---|---|---|---|
forlasita vilaĝo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 31′ N, 1° 10′ U (mapo)42.508888888889-1.1730555555556Koordinatoj: 42° 31′ N, 1° 10′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 530 m [+] | ||
| |||
| |||
Gordués estas hispana senhomigita loko situanta en la municipo Navardún, de la provinco Zaragozo. Ĝi apartenas al la komarko Cinco Villas, en la historia hispana regiono Aragono.
Geografio
Same kiel la cetero de la municipo, al kiu ĝi apartenas, Gordués situas en "Valdonsella", tio estas en la valo de la rivero "Onsella", kiu etendiĝas ne tro malproksime de sia kerna centro, trapasita de interkruteja alfluanto de la rivero "Onsella".
Gordués situas apud la vojo, kiu iras orienten, de Sos del Rey Católico al Navardún, kaj poste supreniras norden, tra la intermonta pasejo "Cuatro Caminos", en la montaro "La Sarda", kaj finas sian itineron apud la akvorezervujo "Yesa", ne malproksime el Artieda, nun en la komarko Jacetania, post trapaso de la urbetoj Urriés kaj Ruesta.
La loko Gordués situas 530 metrojn super la marnivelo, ne tre malproksime la rivero "Onsella". Ĝia distanco al Navadún estas 2'5 km kaj ĝi estas for 6'6 km de Sos. Ĝi estas for 136 km de Zaragozo, la ĉefurbo de Aragono. [1]
En la jaro 1980 Gordués havis ankoraŭ 19 loĝantojn, 4 en 1991 kaj neniu nuntempe. Hodiaŭ ĝi estas parto de bieno uzata ankaŭ kiel privata rezervejo. [2]
Loknomo
La lingvisto Gerhard Rohlfs asocias la loknomon Gordués kun la vorto Gordus el surskribo de Lugdunum.
La vorta finaĵo -ués ĉeestas en la nordokcidenta Aragono kaj en la meza Navaro, kiel evoluo de la malnova akvitana sufikso -osse, kiu evoluis en la eŭska al -otze.
Historio
La unua dokumenta fonto, kiun oni havas de Gordún datiĝas el la 24-a de aprilo 1189. [2]
La loko apartenis al la monaĥejo "San Juan de la Peña" kaj pasis en 1195, per interŝanĝo kun aliaj posedaĵoj, al hospitalo "Roncesvalles".
En januaro 1395, la Lozano-nobelgento aĉetis la lokon de Gordués kaj ĝiajn terojn de la Krono, sed kvin jarojn poste, en 1400, la reĝo Marteno la 1-a de Aragono rajtigis la Sos-municipon rekorpigi la lokon Gordués en la jurisdikcion de la urbo. Tio igis la familion Lozano alfronti la konsilion de Sos en defendo de iliaj havaĵoj. Finfine, la reĝo rekonis arbitran verdikton, kiu aljuĝis la lokon al Martín de Lozano, tiel ke Gordués denove apartenis al la nobela familio Lozano, estante senjoroj de la loko dum preskaŭ la tuta 15-a jarcento. [2] Fine de la 15-a jarcento, Gordués estis forlasita kaj ne plu aperis en la censo de 1495, kvankam ĝi estis poste denove loĝata de aliaj familioj.
Gordués apartenis al la komunumo Sos del Rey Católico, ĝis 1845, kiam ĝi estis administracie unuigita al la komunumo Navardún kaj ĝi estas for 66 km de Sosis hodiaŭ.
Monumentoj
La Gordués-preĝejo estas dediĉita al San Esteban kaj estas romanika en stilo de la 12-a jarcento. Ĝi estas iom ruinigita, sed en restarigita stato, kaj estis la paroĥa preĝejo de la loko. [3] Ekzistas serio de konstruaĵoj, kiuj formas internan kunmetaĵon, kiel malgranda fortikejo, de kiu la templo mem formas parton en sia sudorienta angulo. [4]
Dum antaŭaj jarcentoj tiu preĝejo estis laŭlitere tute ĉirkaŭita de apudaj konstruoj, kiuj enfermas la kunmetaĵon. Kvankam la preĝejo estas de romanika origino, ĝia fasado estas renesanca en stilo kaj situas sur la norda muro. [5]
La sonorilmuro, kun du golfoj, ripozas sur la piedmuro kaj havas malgrandan sonorilon. Ĝi estas pintita per metala ventomontrilo ornamita per koko. [6]
Vidu ankaŭ
- Aragona regioneto Cinco Villas. [7]