Goodwin | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Гудвин | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
![]() Enirejo de sur strato Maksim Gorkij | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||


.jpg.webp)
_01.jpg.webp)
.jpg.webp)
Goodwin (ruse Гудвин) estas la aĉetdistra centro en Tjumeno (Rusio). Ĝi estis malfermita la 21-an de decembro 2005 kaj iĝis la dua aĉetdistra centro en la urbo post Premier.
Situo
La aĉetcentro troviĝas en strato Maksim Gorkij 70, ĉe angulo de strato Sovetskaja, 420 metrojn for de la strato Respubliko, ĉefstrato de la urbo. Antaŭe tiun areon okupis la fabriko Strojmaŝ, produktinta konstruajn maŝinojn. Post la privatigo en la 1990-aj jaroj ĝia financa stato grave malboniĝis kaj komence de la 2000-aj jaroj la tereno, kiun ĝi okupis kostis oble pli ol la fabriko mem. Finfine ĝi estis translokita al transrivera urboparto, ĝiaj konstruaĵoj detruitaj kaj ilian lokon okupis la elita kvartalo "Daudel", rande de kiu aperis la aĉetcentro Goodwin. Tio ebligis interalie daŭrigi iron de la strato Sovetskaja, kiu antaŭe haltis ĉe kruciĝo kun strato Profsojuznaja, ĝis strato Maksim Gorkij. La superbazaro troviĝas en la iama 20-a sekcio de "Strojmaŝ", kiu ne estis finita siatempe, do ĝia betona skeleto servis kiel bazo por tiu ĉi parto de la aĉetcentro. Pro fortikeco de la betonaj instalaĵoj, origine destinitaj por la fabriko, en tiu ĉi parto ofte malaperas signalo de poŝtelefonio.
Priskribo
La aĉetcentro konsistas el du transversaj blokoj, kuniĝintaj rektangule ĉe unu finaĵo.
La unua bloko
Unu bloko etendiĝas laŭlonge de strato Sovetskaja kaj estas trietaĝa. En la unua etaĝo troviĝas la menciita superbazaro, kiun apudas vico da etaj butikoj, apoteko, poŝtelefonaj vendejoj, pizejo ktp. Ĝi havas enirejon de subĉiela parkumejo, kien eblas iri kun aĉetĉaretoj. Oni rajtas eniri la superbazaron kun siaj sakoj, sed rekomendindas paki ilin en travidebla celofano per fandopakilo, kiu staras surtable ĉe la enirejo. La superbazaro estas pli ol 1 000 m2 granda, tie aĉeteblas diversaj manĝaĵoj kaj hejmaĵoj. Oni povas pagi ĉe kaso per kontanta mono aŭ plej diversaj bankokartoj. Ofte okazas promocioj. Ekzistas propra sistemo de lojaleco surbaze de aĉeteblaj lojalkartoj, kiuj donas al la posedanto poentojn, konverteblajn en monrabatojn. Ĉe la enirejo haveblas pli ol 10 elektronikaj kasoj kun plurmediaj ekranoj, kie oni povas memstare skani kaj pagi siajn aĉetaĵojn por eviti atendovicojn ĉe la kasoj.
En la dua etaĝo troviĝas la 10-hala kinejo "Cinema Park DeLuxe" (tutlanda reto). En la tria etaĝo situas la fitnesklubo "Drive Fitness" (kun infanĉambro, uzebla dum la gepatroj sin trejnas).
La dua bloko
La dua bloko etendiĝas laŭlonge de strato Maksim Gorkij, estas trietaĝa kaj konsistas el ĉirkaŭ 100 butikoj, inkluzive de "Eldorado" (tutlanda vendoreto de elektronikaĵoj kaj hejmaj teknikaĵoj), "Detskij mir" (Infana Mondo; tutlanda vendoreto de infanaj varoj), "Sportmaster" (tutlanda reto de sportaj varoj). La butikoj okupas la tutan duan etaĝon, de kie eblas transiri al la kinejo. La vendejoj proponas vestojn (inkluzive infanajn), ŝuojn, parfumojn kaj kosmetikaĵojn, hejmaĵojn, komputilojn, akcesoraĵojn, juvelojn, vinojn, manfaritan sapon, librojn, filmojn, videoludojn, horloĝojn. Inter aliaj menciindas: Yves Rocher, United Colors of Benetton, Samsung, reStore (Apple-vendejo), ECCO, Gerry Weber, Glenfield, Lacoste, Lagerfeld, Tom Tailor, L’Occitane, Il de Bote (kosmetika vendoreto), Swarovski, Pandora (juvelmarko). Funkcias fotejo, tinkturejo, florvendejo, vestoriparejo kaj kelkaj poŝtelefonaj vendejoj, kie eblas aĉeti SIM-kartojn de ĉiuj movtelefonaj firmaoj.
La bloko havas du enirejojn: unu de strato Maksim Gorkij, alia de parkumejo. Krome eblas eniri ĝin el la unua bloko, en la unua kaj dua etaĝoj. Funkcias lifto kaj rulŝtuparo. Necesejoj haveblas en ĉiuj etaĝoj, vestejo en la dua etaĝo.
En la dua etaĝo troviĝas ankaŭ manĝotereno, kie funkcias pluraj rapidmanĝejoj kiel Subway, Burger King kaj aliaj. Krome en la unua etaĝo funkcias memserva kafejo kaj en la dua — restoracio de la kartvela kuirarto "Kaco" kaj kelkaj kafejoj. En la manĝotereno haveblas kelkaj ŝtopilingoj por ŝarĝi poŝtelefonojn. Tiuloke funkcias ankaŭ senpaga Wi-Fi Tyumen Free kun interfaco en la rusa kaj angla. Ĉe la memserva kafejo en la unua etaĝo troviĝas deko da bankmaŝinoj.
Centre de la bloko troviĝas fontano, kiu ofte estas ornamata. Apude ofte okazas etaj koncertoj, prezentaĵoj, staras fonoj por fotado ktp. Al la fontano kondukas aleo kun artefaritaj palmoj, sub kiuj staras benkoj.
La aĉetcentro fermiĝas je 22:00, sed la kinejo plu funkcias per aparta enirejo.
Parkumejo
Granda subĉiela parkumejo troviĝas ene de spaco, kreita de la du blokoj kaj estas senpaga. Semajnfine oni malfermas ankaŭ barieron ĉe la dua bloko, kio ebligas parkumi aŭtojn ankaŭ en la interna korto. En la parkumejo funkcias ŝarĝostacio por elektraj aŭtoj, kie eblas samtempe ŝargi du aŭtojn. Aliro al la parkumejo estas libera, gardistaro mankas.
Publika transporto
Mankas bushaltejoj apude, do la plej facila maniero atingi la aĉetcentron estas veturi ĝis haltejoj sur strato Respubliko (strato Maksim Gorkij kaj Tjumenskij Dramatiĉeskij Teatr) au ĝis haltejoj en strato Maksim Gorkij (Upravlenije Gosekspertizi kaj Sportkompleks Strojmaŝ) au ĝis haltejoj en strato Profsojuznaja (Ulica Volodarskogo au Detskaja Poliklinika) kaj poste marŝi piede 5-7 minutojn.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Rulŝtuparo La unua etaĝo La dua etaĝo Kafejo Vendejo de biĵuterio Superbazaro Pakejo en la superbazaro Monŝanĝejo en la superbazaro