Gommegnies | |
---|---|
| |
komunumo en Francio | |
| |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Quesnoy-Ouest |
INSEE kodo | 59265 [+] |
Poŝtkodo | 59144 |
Kodo laŭ INSEE | 59265 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Michel Copros 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 2 002 (1 999) |
Loĝdenso | 126 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°16′17″N 3°42′30″O / 50.27139°N, 3.70833°O (mapo) Koordinatoj: 50°16′17″N 3°42′30″O / 50.27139°N, 3.70833°O (mapo) |
Alto | 100 m - 152 m |
Areo | 15,78 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Gommegnies [+] | |
Gommegnies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 2 002 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
Gommegnies estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.
La vilaĝo Gommegnies troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Gommegnies etendiĝas sur 15,78 km². Ĝi estas trafluata de la rivereto Aunelle, branĉo de la rivero Escaut.
Historio
Pro sia situo apud la enirejo de la forsto Mormal, Gommegnies estis malnovtempe "ĉefurbo de la lignoŝuistoj".
Vidindaĵoj
Viziteblas en Gommegnies kelkaj historiaj vidindaĵoj, interalie la preĝejo Dipatrino, multaj kapeloj kaj kalvaria skulptaĵo. Je ĉiu unua dimanĉo de junio estas organizita la "fojro de la unukorno", okaze de kio kunveniĝas multaj brokantistoj.
Lokaj famuloj
- Gaston Basilaire, partizano dum la Dua mondmilito kaj kunfondinto de la gazeto La Voix du Nord
- Désiré Carpentier, kuiristo de la imperiestro Napoleono la 3-a
- Pierre Deghaye, fama germanisto, verkisto kaj direktoro de la Instituto pri Germanaj Studoj de la universitato de Caen
- Ernest Guille, inventisto
- Célestin Hennion, polica prefekto de Parizo
- René Jouglet, verkisto kaj literatura kritikisto
Administrado
Gommegnies apartenas al la kantono Quesnoy-Ouest, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.