Gombosszeg [gomboŝseg] estas tre malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaegerszeg. Gombos signifas: butona.

Blazono de Gombosszeg

Bazaj informoj

Situo

Gombosszeg situas en Montetaro Zala en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Nova troviĝas 11, Zalaegerszeg 16, Lenti 25, Pacsa 27, Őriszentpéter 29 km-ojn.

Historio

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1552. La loka bienestro longe estis familio "Gombos". En 1962 ankoraŭ vivis en Gombosszeg 151 homoj en 41 domoj. En Gombosszeg migra poŝto servas.

Renomaj homoj

  • Péter Nádas verkisto tie loĝas de 1984. Tie li verkis inter 1985-2005 sian romanon Pararelaj historioj.

Vidindaĵoj

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.