Golfo de Gonavo | ||
---|---|---|
golfeto [+] | ||
Akvejo | Karibio | |
Koordinatoj | 19-73.5Koordinatoj: 19° 0′ 0″ N, 73° 30′ 0″ U (mapo) | |
Larĝo | 100 km (62 mi) | |
Golfo de Gonavo | ||
Vikimedia Komunejo: Gulf of Gonâve [+] | ||
La Golfo de Gonavo aŭ Gonava Golfo estas golfo ĉirkaŭ 150 km larĝa ĉe la okcidenta marbordo de Haitio. Ĝi konsistigas preskaŭ la tutan okcidentan bordon de Hispaniolo kaj estas randata de du duoninsuloj:
- la "norda duon-insulo", finiĝanta per la Kabo Foux
- la "suda duon-insulo", nomata Tiburon, ĉirkaŭ 250 km longa, finiĝanta per la Kabo Tiburona
Kvin el la dek departementoj de Haitio situas ĉe ĝia bordo (de nordo al sudo):
- departemento Nord-Ouest
- departemento Artibonite
- departemento Ouest
- departemento Nippes
- departemento Grand'Anse
En la golfo situas la plej granda insulo de Haitio, insulo Gonavo, kiu donis al la golfo la nomon. Ĝi dividas la golfon en du brakojn, kiuj nomiĝas "kanalo de Gonavo" (sude) kaj "kanalo de Saint-Marc" (norde). Ili larĝas inter 15 kaj 25 kilometroj.
Borde de la golfo situas:
- jenaj urboj de Haitio, de nordo al sudo
- Petit Port-a-Piment
- Les Gonaives
- Saint-Marc
- Portoprinco, la ĉefurbo de Haitio
- Léogâne
- Petit Goave
- Corail
- Jérémie
- Trou Bonbon
- la enfluo de rivero Artibonite, la plej longa rivero de Hispaniolo;
- la insuloj Cayemites, kiuj apartenas al la departemento Grand'Anse; ili konsistas el granda insulo ĉirkaŭ 10 km longa kaj malgranda ĉirkaŭ 1 km longa. Ilin disigas de Tiburon nur mallarĝaj markoloj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.